Novaĵoj (Septembro 11)

(GMT+08:00) 2019-09-11 15:59:57     Redaktoro:祃璟琳

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Mirinda kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 11a de septembro, merkrede. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke ĉina ĉefministro interŝanĝis opiniojn kun usonaj entreprenistoj pri komerco; Ĉinio urĝas Usono ĉesigi subpremadon kontraŭ ĉinaj entreprenoj. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉefministro Li Keqiang marde renkontiĝis kun usona delegacio vizitanta Ĉinion por dialogo kun ĉinaj entreprenistoj kaj interŝanĝis opiniojn kun ili pri ĉina-usonaj komercaj rilatoj.

Li emfazis la gravecon de vastaj komunaj interesoj inter Ĉinio kaj Usono, kaj samtempe sugestis, ke ambaŭ flankoj, konforme al konsento atingita de la du ŝtatestroj, devas sekvi principojn de egaleco kaj reciproka respekto, serĉi komunan punkton kaj daŭre esplorserĉi metodojn akceptitajn de ambaŭ flankoj por solvi malkonsentojn.

Li diris, ke Ĉinio plene liberigis sian manufakturan sektoron kaj akcelis la malfermon de sia serva sektoro. Ĉinio havas vastan merkaton, kaj bonvenigas entreprenojn de ĉiuj landoj, inkluzive de tiuj de Usono, pligrandigi ekonomian, komercan kaj investan kunlaboron kun Ĉinio kaj atingi reciprokprofitajn rezultojn.

La usonaj entreprenistoj diris, ke usonaj kompanioj, inspiritaj de la novaj rimedoj prenitaj de Ĉinio por malfermo, rigardas la nunajn usona-ĉinajn komercajn konfliktojn el longtempa perspektivo, kaj oponas agojn por malfortigo de ekonomiaj rilatoj kun Ĉinio kaj ekonomian malkupliĝon inter la du landoj.

Marde en Pekino, ĉina vicĉefministro Liu He renkontiĝis kun Michael Corbat, ĝenerala direktoro de la usona banko Citigroup laŭ peto de la lasta.

Liu, ankaŭ membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, diris, ke Ĉinio firme oponas la komercan militon, ĉar tio ne konformas al interesoj de Ĉinio kaj Usono kaj ankaŭ la tuta mondo. Liu diris, ke la du ekonomioj estas alte komplementaj kaj profunde interligitaj, kaj li esperas, ke la usona komerca komunumo ludos aktivan rolon por disvolvi stabilajn kaj kunlaborajn duflankajn ekonomiajn kaj komercajn rilatojn.

Corbat diris, ke Citigroup ĉiam subtenas ekonomian tutmondiĝon kaj liberan komercon, kaj donas grandan gravecon al la ĉina merkato. Li esperis, ke la komerca intertraktado inter Usono kaj Ĉinio faros pozitivan progreson kaj atingos interkonsenton kiel eble plej frue.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris marde, ke Usono lastatempe redonis al la kompanio Huawei la telekomunikan ekipaĵon, kiun ĝi kaptis antaŭ du jaroj laŭ sia kaprico, kio rivelas la "kontraŭleĝan kaj arbitran" naturon de ĝia miskonduto.

Huawei lastatempe retiris la proceson iniciatitan en junio kontraŭ usonaj registaraj institucioj, post kiam Vaŝingtono redonis la ekipaĵon, kiun ĝi kaptis antaŭ du jaroj.

Proparolanto Hua Chunying diris en gazetara konferenco, ke Ĉinio firme oponas falsajn akuzojn de Usono kontraŭ ĉinaj kompanioj kaj ĝian misuzon de nacia potenco por subpremado de ili. Hua diris, ke tia praktiko estas malhonora kaj malmorala kaj agas kontraŭ la principo de merkata ekonomio, por kiu Usono deklaris sin ĉampiono. Ŝi aldonis, ke la ago grave difektos la reputacion kaj kredindecon de Usono kaj ankaŭ la fidon de aliaj landoj en kunlaboro kun ĝi.

Komisarejo de la Ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj en la Honkonga Speciala Administracia Regiono marde rifuzis la rimarkojn de iuj usonaj politikistoj pri lastatempaj okazaĵoj en Honkongo, dirante, ke ili estas nelogikaj.

Proparolanto de la komisarejo diris, ke la komisarejo esprimas fortan malaprobon kaj firman oponon kontraŭ la ignoro de koncernataj usonaj politikistoj al faktoj kaj bazaj normoj pri internaciaj rilatoj kaj kontraŭ ilia serioza interveno en la enlandajn aferojn de Ĉinio.

La proparolanto atentigis, ke Honkongo estas speciala administracia regiono de Ĉinio, kaj la principo "unu lando, du sistemoj", "honkonganoj administrantaj Honkongon" kaj alta aŭtonomeco estas plene efektivigataj en Honkongo de post ĝia reveno al la patrujo. La rajtoj kaj liberecoj de la honkonganoj estas plene garantiitaj laŭ leĝo, kio estas fakto agnoskita de iu ajn, kiu vidas la aferon sen antaŭjuĝo.

Marde en Pekino, Shen Haixiong vicministro de la Diskoniga Departemento de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, kaj direktoro de Ĉina Komunikila Grupo (ĈKG) respektive renkontiĝis kun Friedenberg, direktoro de la novaĵ-agentejo Reuters kaj Brad, vicdirektoro de la novaĵ-agentejo Associated Press.

Renkontiĝante kun Friedenberg, Shen diris, ke Reuters estas internacia famkonata kaj grava komunikilo. Novaĵoj de Reuters pri financo kaj aliaj ĉiam ludas gvidan rolon. Li diris, ke vero, objektivo kaj justeco estas bazaj principoj de Ĉina Komunikila Grupo dum raportado. ĈKG volas fortigi kunlaboron kun Reuters en interŝanĝo de novaĵoj, financaj informoj kaj raportado pri gravaj aferoj por gvidi internacian publikopinion per justa kaj aŭtoritata voĉo.

Friedenberg tute konsentis la opinion de Shen. Li montris, ke Reuters ĉiam alte atentas objektivon, veron kaj justecon de novaĵoj kaj informoj, atribuas gravecon al la ĉina merkato kaj volas disvolvi kunlaborajn rilatojn kun ĈKG.

Renkontiĝante kun Brad, Shen diris, ke ĈKG faris rimarkindan kunlaboron kun AP pri konstruado de ĵurnalistaj stacioj, multlingva internacia raportado kaj konstruado de internacia komunika retejo. En la estonteco ĈKG daŭre pliprofundigos kunlaboron kaj interŝanĝon kun AP kaj akcelos komunan gajnon.

Brad diris, ke AP admiras nekredeblan disvolviĝon de ĈKG post reformado. AP rigardas ĈKG kiel partneron, amikon, sed ne gaston aŭ konkuranton. AP subtenas ĈKG publikigi objektivan, justan kaj ĉef-fluan voĉon en la internacia komunumo.

Marde en la taja ĉefurbo Bangkoko okazis la 22a kunveno de ekonomiaj ministroj de la 10-membra Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj (ASOAL) kaj Ĉinio, Japanio kaj Sud-Koreio. La kunveno emfazis protekton de multflankeco, reasertis intensigon de regiona ekonomia integreco kaj promesis plenforte antaŭenigi la intertraktadojn pri Regiona Ampleksa Ekonomia Partnereco.

Komuna deklaro publikigita post la kunveno akcentis, ke persisti en multflankeco kaj regionismo estas grava por konservo de paco, stabileco kaj prospero de la regiono kaj la tuta mondo.

La deklaro diris, ke en la regiono de Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj la fremdlanda rekta investo el Ĉinio, Japanio kaj Sud-Koreio atingis 37,9 miliardojn da usonaj dolaroj en 2018. La sumo okupis 24,5% de la totala fremdlanda rekta investo en la regiono, kreskante je 9,9% kompare kun la antaŭa jaro. La deklaro opiniis, ke la komerco de la asocio kun la tri landoj daŭre kreskis, tamen la tutmonda ekonomio malrapidiĝis ĝenerale. Pro la leviĝo de komerca protektismo kaj anti-tutmondiĝa sento, la monda ekonomio alfrontas pli da riskoj kaj necerteco.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin