Kiel ne ekzistas la periodo de Vintro aŭ Somero?

(GMT+08:00) 2019-09-11 16:50:55     Redaktoro:祃璟琳

En la historio de Ĉinio, multaj nomoj de dinastioj havas signifoplenajn nomojn kaj inter ili la nomo de la periodo Printempo kaj Aŭtuno (770-476 a.K.) estas nomata same kun la titolo de sezonoj, tamen fakte la nomo de tiu periodo ne rilatas al la sezonoj, sed venas el la analoj La Printempo kaj Aŭtuno, la libro verkita de ĉina fama pensisto kaj filozofo Konfuzio.

Kiel ne ekzistas la periodo de Vintro aŭ Somero?

Ĉar La Printempo kaj Aŭtuno estas la analoj redaktitaj de Konfuzio (de la 28ª de septembro de 551 ĝis la 11a de aprilo de 479 antaŭ Kristo) pri la historio dum la jaroj 770 kaj 476 a.K. kaj tiu periodo estas nomata kun la titolo de la libro.

Yancheng, la antikva urbo de la Periodo Printempo kaj Aŭtuno (770-476 a.K.), nun en la urbcentro de Changzhou.

La antikva urbo Yancheng estis konstruita en la lastaj jaroj de Printempo kaj Aŭtuno kaj havas historion de pli ol 2 700 jaroj. La turisma parko de Yancheng areas 7,6 kvadratajn kilometrojn.

Kiu posedis la urbon Yancheng?

Laŭ esploro, la urbo Yancheng estis milita kastelo de princo Wu kaj estis unika milita instalaĵo bone konservata de la periodo. Laŭ historiaj notoj, la posedanto de la kastelo estis Jili, la kvara filo de la reĝo Wu en la lasta periodo de Printempo kaj Aŭtuno. Jili konstruigis la kastelon kiel la urbon de sendependa regno kaj nomumis ĝin Yancheng por esprimis la volon resti en la regiono ĝismorte. En la ĉina lingvo, la ideografiaĵo "yan" signifas inundi kaj superakvi. Laŭ la historia libro, la muro de la kastelo altis je 20 metroj kaj larĝis je 25 kaj 30 metroj.

Nun la historia restaĵo Yancheng estas rigardata kiel simbola konstruaĵo de la periodo de Printempo kaj Aŭtuno kaj jam fariĝis konata turisma vidindaĵo.

 

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin