La Eta Princo 08

(GMT+08:00) 2019-09-12 08:41:22     Redaktoro:Li


Mi tre rapide konatiĝis pli bone kun tiu floro. De ĉiam kreskadis sur la planedo de la eta princo floroj tre simplaj, ornamitaj per unu sola vico da petaloj; ili okupis malmulte da spaco kaj ĝenis neniun. Ili aperis iumatene en la herbo kaj poste velkis tiuvespere. Sed tiu ĉi ekĝermis iun tagon el semo alblovita Dio-scias-de-kie, kaj la eta princo tre atente observis tiun ŝoson, kiu ne similis al la aliaj ŝosoj. Ĝi povis esti nova speco de baobabo. Sed la arbusteto baldaŭ ĉesis kreski, kaj komencis prepari floron...

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin