Ĉinio kaj Kazaĥio konsentis forĝi longperiodan ampleksan strategian partnerecon

(GMT+08:00) 2019-09-12 12:22:06     Redaktoro:Yu

Merkrede en Pekino, Ĉinio kaj Kazaĥio decidis forĝi longperiodan ampleksan strategian partnerecon.

La decido estis farita, kiam ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun sia kazaĥa paralelulo Kassym-Jomart Tokayev en la Granda Popola Halo.

Retrorigardante la atingojn de la Ĉina Popola Respubliko en la pasintaj 70 jaroj de post ĝia fondiĝo, Xi diris, ke tia procezo de antaŭeniĝo neniam estis glata, kaj emfazis, ke kiom ajn la ekstera situacio ŝanĝiĝos, Ĉinio senŝanceliĝe zorgos pri siaj propraj aferoj malgraŭ eksteraj faktoroj. Xi diris, ke Ĉinio amplekse profundigos reformon, vastigos malfermon kaj antaŭenpuŝos pli altkvalitan disvolvadon.

Li akcentis, "Ni plene kapablas trakti diversajn riskojn kaj defiojn, kaj iu ajn malfacilo aŭ obstaklo ne povas malhelpi nin antaŭeniri. Stabila, malferma kaj prospera Ĉinio ĉiam estos oportuno por la estonteca disvolviĝo de la mondo."

Rilate ĉina-kazaĥajn rilatojn, Xi diris, ke Ĉinio volas profundigi ĉiuflankan kunlaboron kun Kazaĥio, serĉi sinergion inter la Silkvoja Ekonomia Zono kaj la Brila Pado de Kazaĥio kaj plifortigi konektitecon. Li ankaŭ alvokis la du flankojn akceli kunlaboron en industria produktkapablo kaj scienca kaj teknologia novigado, pliigi interpopolajn kaj kulturajn kontaktojn kaj faciligi interŝanĝojn je subnacia nivelo. Li ankaŭ instigis la du landojn plifortigi sekurecan kunlaboron, kaj kune batali kontraŭ la "tri fifortoj" de terorismo, ekstremismo kaj separatismo.

Tokayev, kiu faris ŝtatan viziton al Ĉinio de mardo ĝis ĵaŭdo, esprimis gratulon pro la 70a datreveno de la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko. Li diris, ke Kazaĥio volas preni la decidon disvolvi longperiodan ampleksan strategian partnerecon kun Ĉinio kiel okazon por akceli pli proksimajn duflankajn rilatojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin