Ĉinio bonvenigas pli da japanajn investantojn

(GMT+08:00) 2019-09-12 14:19:14     Redaktoro:Yu

Ĉefministro Li Keqiang merkrede esprimis sian atendon, ke la japana ekonomia komunumo kaptu la oportunojn de la malfermo de Ĉinio, pliigu investon en Ĉinio kaj vastigu duflankan kunlaboron por akiri pli da atingoj en komerco kaj ekonomio.

Li faris la rimarkojn en renkontiĝo kun delegacio de la japana komerca komunumo, gvidata de prezidanto de la Japana-Ĉina Asocio pri Ekonomio kaj Komerco Shoji Muneoka, prezidanto de la Japana Ĉambro de Komerco kaj Industrio Akio Mimura, kaj Nobuyuki Koga, prezidanto de la Estraro de Konsilistoj de Japana Komerca Federacio.

Li diris, ke ĉina-japanaj rilatoj revenis al la ĝusta vojo ekde la pasinta jaro danke al la komunaj klopodoj de la du flankoj; la komerca kaj ekonomia kunlaboro inter la du landoj senĉese progresis, kaj la duflanka kunlaboro estas vasta. Kiam la duflankaj rilatoj renkontis malfacilojn, la japana ekonomia komunumo faris gravajn klopodojn kaj kontribuojn por subteni sanan kaj stabilan disvolviĝon de la interrialtoj kaj akceli pragmatan kunlaboron inter la du landoj. Li diris ankaŭ, ke Ĉinio kaj Japanio estas du el la gravaj ekonomioj de la mondo kaj devas doni plenan ludadon al siaj komplementaj avantaĝoj kaj kune klopodi por profundigi kunlaboron, kio ne nur profitigos la du landojn, sed ankaŭ utilos al regiona kaj monda ekonomio kaj la prospero kaj stabileco de la mondo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin