Pluraj landoj subtenas pozicion de Ĉinio pri Xinjiang kaj Honkongo

(GMT+08:00) 2019-09-12 14:21:50     Redaktoro:Yu

Marde kaj merkrede en la 42a kunveno de la Homrajta Konsilio de la UN, reprezentantoj de multaj landoj kaj neregistaraj organizoj aprezis en paroladoj la atingojn de Xinjiang en batalo kontraŭ terorismo kaj deradikaligo kaj vokis honkongajn protestantojn ĉesigi perforton kaj oponis intervenon de eksteraj fortoj en la aferojn de Honkongo.

La Korea Demokratia Popola Respubliko aprezis rimedojn prenitajn de Ĉinio por protekto de homaj rajtoj, inkluzive de starigo de centroj de profesia trejnado kaj edukado kaj batalo kontraŭ perfortaj terorismaj krimoj. Jemena reprezentanto diris, ke jemena reprezentanto al la Ĝeneva Oficejo de la UN vizitis centrojn de profesia trejnado kaj edukado en Xinjiang, kaj la jemena registaro aprezas la klopodojn de Ĉinio en edukado, disvolvado, redukto de malriĉeco kaj batalo kontraŭ terorismo, kaj precipe ĝiajn atingojn en Xinjiang.

Reprezentantoj de multaj neregistaraj organizoj kondamnis perfortaĵojn en Honkongo. La Honkonga Federacio de Virinoj kondamnis radikalajn protestantojn pri eskaladitaj perfortaĵoj, dirante, ke provoko de malamo kaj perforta ekstremismo nur povas lasi al Honkongo nekuraceblajn vundojn kaj fendojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin