Krei favorajn kondiĉojn por konsiliĝo per sincereco kaj agoj

(GMT+08:00) 2019-09-12 14:30:20     Redaktoro:Yu

Usona prezidento anoncis merkrede vespere, ke Usono prokrastos plialtigon de tarifoj sur ĉinaj importaĵoj kun la valoro de 250 miliardoj da usonaj dolaroj de la 1a de oktobro ĝis la 15a de oktobro. Antaŭ tiu tago, la Dogantarifa Komisiono de la Ŝtata Konsilio publikigis la unuajn listojn de usonaj varoj esceptitaj kiel la unuaj el aldonaj tarifoj sur usonaj produktoj, por maksimume redukti influon de la komercaj konfliktoj sur entreprenoj en Ĉinio.

Ĉina kaj usona estroj pri komerca intertraktado ĵaŭde konsentis kune preni konkretajn agojn por krei favorajn kondiĉojn por plua konsiliĝo en oktobro. La konsento estis atingita en telefona konversacio, kiun faris ĉina vicĉefministro Liu He, ankaŭ membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj estro de la ĉina flanko pri ĉina-usona ampleksa ekonomia dialogo, laŭ invito kun usona komerca reprezentanto Robert Lighthizer kaj usona ministro pri financo Steven Mnuchin.

Antaŭ la nova konsiliĝo, ambaŭ flankoj prenis rimedojn, esprimante bonan intencon kaj sincerecon, por puŝu la konsiliĝon atingi esencan progreson, kio konformas al la atendo de la internacia komunumo. La intertraktado kaj konflikto inter la du landoj en la pasinta pli ol unu jaro pruvis, ke estas neniu gajninto en komerca milito, kaj senĉesa altigo de tarifoj ne povas solvi la demandojn, sed nur persisto en egaleco kaj reciproka respekto kaj konsiliĝo kun racia sinteno povas solvi malkonsentojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin