Ĉinio profundigos klopodojn por integri medicinan kaj maljunulajn prizorgojn

(GMT+08:00) 2019-09-12 14:33:24     Redaktoro:Yu

La ĉina registaro profundigos la integriĝon de medicinaj kaj maljunulaj prizorgoj per simpligo de aprobaj proceduroj, liverante favorajn politikojn pri imposto kaj kotizo kaj disvolvante asekurojn pri tiaj integritaj servoj, por pli bone plenumi la bezonojn de maljunaj civitanoj pri sano kaj maljunula prizorgo.

La decido estis farita merkrede en la administracia kunveno de la Ŝtata Konsilio, kiun prezidis ĉefministro Li Keqiang. Li diris, ke integrado de medicinaj kaj maljunulaj prizorgaj servoj, kiel temo, estis diskutata sufiĉe multajn jarojn. Estas tempo por fari konkretajn trarompojn. Tiaj servoj estas tre postulataj inter maljunuloj, kaj ankaŭ povas helpi mildigi la ŝarĝon sur la junuloj. Li akcentis, ke la registaro devas koncentri siajn klopodojn al traktado de urĝaj bezonoj kaj zorgoj de homoj. La klopodoj devas servi al la duoblaj celoj akceli disvolviĝon kaj altigi la vivnivelon de homoj. Fakte plibonigi la popolan vivon mem estas akceli disvolviĝon.

Rimedoj por plu antaŭenigi integradon de medicinaj kaj maljunulaj prizorgoj estis adoptitaj en la merkreda kunveno. La aprobaj proceduroj por institucioj liverantaj integrajn medicinajn kaj maljunulajn servojn estos simpligitaj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin