Proparolanto de la Ministro pri Eksterlandaj Aferoj Hua Chunying anoncis ĵaŭde, ke Gu Shengzu, speciala sendito de ĉina prezidanto Xi Jinping, ĉeestos la entombigan ceremonion de eksa zimbabva prezidento Robert Mugabe en la 14a de septembro.
Hua diris, ke Gu, ankaŭ vicprezidanto de la Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco, vojaĝos al la zimbabva ĉefurbo Hararo laŭ invito de la zimbabva registaro.