Ĉina vicĉefministro renkontiĝis kun prezidanto de UĈKK

(GMT+08:00) 2019-09-12 20:07:37     Redaktoro:Yu
Ĉina vicĉefministro Liu He ĵaŭde renkontiĝis kun prezidanto de la Usona-Ĉina Komerca Konsilio Evan Greenberg laŭ peto.

Liu, ankaŭ membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, diris, ke usona prezidento anoncis merkrede vespere, ke Usono prokrastos plialtigon de tarifoj sur ĉinaj importaĵoj kun la valoro de 250 miliardoj da usonaj dolaroj de la 1a de oktobro ĝis la 15a de oktobro, kaj Ĉinio bonvenigas tion. Li diris, ke la tuta mondo atendas progreson de la ekonomia kaj komerca konsiliĝo inter Ĉinio kaj Usono, kaj ke laborgrupoj de la du flankoj renkontiĝos en la venonta semajno kaj serioze interŝanĝos opiniojn pri komerca ekvilibro, merkata aliro, protekto de investantoj kaj aliaj demandoj de komunaj interesoj.

Greenberg diris, ke la komercaj rondoj de Usono ne volas vidi aldonajn tarifojn, kaj esperas, ke la du landoj solvos malkonsentojn per konsiliĝo kaj normaligos ekonomiajn kaj komercajn kontaktojn. Li aldonis, ke la Usona-Ĉina Komerca Konsilio volas ludi pozitivan rolon por tio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin