Xi urĝis komunajn klopodojn por nacia rejuniĝo antaŭ 70a datreveno de fondo de ĈPR

(GMT+08:00) 2019-09-13 12:34:51     Redaktoro:Selena

Ĉina prezidanto Xi Jinping ĵaŭde alvokis la partion kaj la nacion klopodi por atingo de la du cent-jaraj celoj de Ĉinio kaj realigo de la granda nacia rejuniĝo.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la rimarkon kiam li vizitis revolucian memorigan halon de la Aroma Monto en la antaŭurbo de Pekino antaŭ la 70a datreveno de la fondo la Ĉina Popola Respubliko.

Li urĝis la partion kaj la nacion kune klopodi por firmigi progreson atingitajn en pasintaj 70 jaroj kaj fari la landon pli bona en la estonteco.

En la 23a de marto de 1949, la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj kamarado Mao Zedong iris el Xibaipo, la revolucia bazo de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) en Hebei-provinco, al Pekino. Ili iris al la Aroma Monto post du tagoj, farante la lokon kiel sidejon de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) en tiu tempo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin