Britio publikigis urĝan planon pri "retiro el EU sen interkonsento"

(GMT+08:00) 2019-09-13 12:59:13     Redaktoro:Selena

Laŭ postulo de iu mocio aprobita de la brita parlamento, la brita registaro publikgis dokumenton pri "retiro el EU sen interkonsento" en la 11a de septembro. La dokumento avertis, ke se Britio retiros el EU sen interkonsento, eble aperos riskoj de tutlanda tumulto, pliiĝo de prezo de manĝaĵoj kaj hejtaĵoj kaj limigo de provizo de medicinaj servoj.

Michael Gove, oficeja ministro de la brita kabineto, kiu respondecas pri prepara laboro de la retiro el EU, diris, ke en la lastaj ses semajnoj, la brita registaro jam prenis multajn rimedojn por garantii, ke Britio kiel eble plej stabile retiros el EU.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin