Francio, Germanio, Britio kaj EU maltrankviliĝas pri la muntado de centrifugiloj far Irano

(GMT+08:00) 2019-09-14 14:13:50     Redaktoro:Xiong

La 13an de septembro proparolantoj de la franca, germana kaj brita ministerioj de eksterlandaj aferoj kaj Federica Mogherini, alta reprezentanto de EU pri diplomatio kaj sekureca politiko faris komunan deklaron, esprimante seriozan prizorgon pri tio, ke lastatempe Irano, trarompante la limigojn difinitajn en la Interkonsento pri Irana Atomprogramo, muntis novajn centrifugilojn.

Tiutage la franca ministerio de eksterlandaj aferoj diris por tiu ĉi deklaro, ke la Interkonsento pri Irana Atomprogramo frontas al danĝero de rompiĝo, Francio, Germanio, Britio kaj EU esprimas seriozan prizorgon pri la tendenco de la afero, kaj ili profunde kredas, ke nur diplomatia penado povos evitigi pluan malboniĝon de la situacio. Ili alvokis rekomenci intertraktadon.

La deklaro diras, ke Francio, Germanio, Britio kaj EU daŭrigas sian apogon al la Interkonsento pri Irana Atomprogramo, kaj alvokas, ke Irano evitu alpreni novan agadon kontraŭ la Interkonsento, kaj ke Irano kaj la Internacia Atomenergia Organizo faru kunlaboron pri rilataj problemoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin