Brita ĉefministro interparolos kun prezidanto de EK rilate al eliro el EU

(GMT+08:00) 2019-09-14 15:09:20     Redaktoro:Xiong

La 13an de septembro proparolisto de la brita ĉefministrejo diris, ke la brita ĉefministro Boris Johnson interparolos la 16an en Luksemburgio kun Jean-Claud Junche, prezidanto de la Eŭropa Komisiono (EK) rilate al eliro el EU. Tio estas la unuafoja renkontiĝo inter Junche kaj Johnson depost lia mastriĝo en la strato Downing n-ro 10.

La proparolisto diris, ke en la tiutage tagmanĝa horo okazos ilia interparolado pri la eliro de Britio el EU. Tiu ĉi renkontiĝo estas parto de daŭra klopodado de la brita registaro por en la lasta dato de eltiriĝo el EU, nome en 31a de oktobro atingi interkonsenton. Ambaŭ, Britio kaj EU, estas diskutantaj por fine atingi interkonsenton, sed ili "havas ankoraŭ longan vojon por iri".

Johnson plurfoje diris, ke malgraŭ ĉu aŭ ne atingi interkonsenton, li en la 31a de oktobro gvidos Brition eliri el EU kaj ne petos de EU prokraston.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin