Evoluantaj landoj alvokis establi internacian ordon demokratian kaj justan

(GMT+08:00) 2019-09-14 12:29:08     Redaktoro:Pluveta

De la 12a ĝis la 13a de septembro la 42a Konferenco de Homrajta Konsilio de UN okazigis dialogon kun specialistoj pri internacia ordo de demokratio kaj justeco. Dum la dialogo multaj evoluantaj landoj forte alvokis establi la internacian ordon demokratian kaj justan.

Ĉina delegito diris, ke respekti kaj garantii homajn rajtojn estas grava enhavo de la internacia ordo de demokratio kaj justeco. Ĉinio opiniis, ke en la internacia kunlaboro pri homaj rajtoj ĉiuj landoj devas observi la Ĉarton de UN kaj la bazajn principojn de la internaciaj rilatoj, respekti alilandajn suvenerecon, sendependecon kaj teritorian integriĝon kaj forlasi politikigon kaj duoblan normon. La evoluintaj landoj devas porti pli multe da devoj por akceli disvolviĝon de evoluantaj landoj, sed ne trudi siajn disvolvajn modelojn al tiuj landoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin