Ĉina delegito alvokis amplekse efektivigi disvolvan rajton

(GMT+08:00) 2019-09-14 18:51:33     Redaktoro:Pluveta

Vendrede reprezentante 139 landojn Chen Xu, ĉina konstanta delegito en UN kaj aliaj internaciaj organizoj, publikigis komunan deklaron en la 42a Konferenco de la Homrajta Konsilio de UN. La deklaro titoliĝas je "Amplekse Efektivigi Disvolvan Rajton, Profitigi la Tutan Popolon per Disvolvado".

Chen Xu diris, ke disvolvado estas eterna ĉeftemo de la homara socio. La sukcesaj spertoj de diversaj landoj, precipe de evoluantaj landoj, montris, ke disvolvado estas tre grava por realigi kaj ĝui homajn rajtojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin