Ĉinio urĝas usonajn rilatajn personojn forĵeti la penson je malvarma milito kaj nula sumo

(GMT+08:00) 2019-09-16 20:57:40     Redaktoro:Xiong

La 16an de septembro Hua Chunying, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris, ke Ĉinio urĝas usonajn rilatajn personojn forĵeti la penson je malvarma milito kaj nula sumo kaj objektive kaj racie pririgardi Ĉinion kaj la rilatojn inter Ĉinio kaj Usono, doni pli multe da atento sur la kunlaboron kaj interagadon inter Ĉinio kaj Usono, kaj fari pli da bonoj por la feliĉo de la dulandaj kaj mondaj popoloj.

Laŭraporte, lastatempe la usona asistanta ŝtatsekretario Christopher Ford diris en parolado, ke la usona registaro estas ellaboranta rimedojn por "ampleksa registaro", por reagi kontraŭ sekurecaj defioj kaŭzitaj de Ĉinio al Usono kaj ĝiaj aliancanoj, kontraŭ tio Hua Chunying respondis en la gazetara konferenco de la 16a de septembro:

"La parolado spitas al faktoj, senskrupule faras nigrigon kaj tordigon pri interna kaj ekstera politikoj de Ĉinio, kaj instigas pri "ĉina minaco". Tio plene malkaŝas de iuj usonaj personoj la penson je nula sumo kaj sekve estas tre danĝera. Ĉinio urĝas usonajn rilatajn personojn forĵeti penson je malvarma milito kaj nula sumo."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin