Prezidanto Xi emfazas sekurecon kaj malfermon en retspaco

(GMT+08:00) 2019-09-16 13:51:36     Redaktoro:Yu

Prezidanto Xi Jinping emfazis sekurecon kaj regeblan retspacon kaj malferman kaj novigeman retspacon.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la rimarkojn en instrukcio al la semajna nacia konsciiga kampanjo pri retsekureco, kiu malfermiĝis lunde en la norda ĉina municipo Tianjin. Li diris, ke klopodoj devas esti faritaj por levi la senton de la popolo pri plunumo, feliĉo kaj sekureco en retspaco.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin