Regula kunveno de ĉina kaj rusa ĉefministroj helpos realigi perfektan finon de Jaro de Ĉina-Rusaj Subnaciaj Kunlaboro kaj Interŝanĝoj

(GMT+08:00) 2019-09-16 13:52:36     Redaktoro:Yu

Laŭ la invito de rusa ĉefministro Dmitry Medvedev, ĉina ĉefministro lunde komencis oficialan viziton al Rusio de la 16a ĝis la 18a de septembro. Dum la vizito, Li kaj Medvedev okazigos la 24an regulan kunvenon inter registaraj ĉefoj de Ĉinio kaj Rusio. La Rusa Azia Unio de Industriistoj kaj Entreprenistoj kiel grava institucio sin dediĉanta al disvolvado kaj firmigo de kunlaboro kun komercaj grupoj de aziaj landoj ludis pozitivan rolon en forigo de kulturaj barieroj inter Ĉinio kaj Rusio, akcelo de kontakto kaj kunlaboro inter komercaj rondoj de la du landoj kaj konstruado de ĉina-rusa ekonomia komunumo. Vitaly Monkevich, prezidanto de la unio, diris, ke la regula kunveno inter registaraj ĉefoj de Ĉinio kaj Rusio helpos realigi perfektan finon de la Jaro de Ĉina-Rusaj Subnaciaj Kunlaboro kaj Interŝanĝoj.

Monkevich plurfoje vizitis Ĉinion kaj aktive partoprenis en kulturaj, komercaj, investaj kaj leĝaj kunvenoj kunorganizitaj de Ĉinio kaj Rusio. Ĉi-foje li kun nova tasko ĉeestos la kunvenon inter registaraj ĉefoj de la du landoj. Li diris, ke en la kunveno ili diskutos pri kunlaboro inter mezgrandaj kaj malgrandaj entreprenoj kaj subnacia kunlaboro. Li aldonis, ke unu el la ĉefaj taskoj de la Rusa Azia Unio de Industriistoj kaj Entreprenistoj estas fondi ĉina-rusan kompanion por altiri investon por Rusio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin