Publikigota parolado de Xi pri 60-jara jubileo de NPK

(GMT+08:00) 2019-09-16 13:57:34     Redaktoro:Yu

La teksto de parolado de Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, okaze de la 60a datreveno de la fondiĝo de la Nacia Popola Kongreso (NPK), la plej alta leĝdona instanco, estos publikigita lunde en la 18a numero de la gazeto Qiushi.

Xi, ankaŭ ĉina prezidanto kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, diris en la parolado, ke Ĉinio devas antaŭenigi socialisman demokration per plibonigo de la sistemo de popolaj kongresoj.

Xi diris, "La sistemo de popolaj kongresoj estas la fundamenta politika sistemo de Ĉinio, kaj en nova situacio, ni devas alte teni la flagon de popola demokratio, kaj samtempe subteni kaj plibonigi la sistemon de popolaj kongresoj, postulatan de la epoko. Ni devas sekvi la socialisman vojon de politika disvolviĝo kun ĉinaj trajtoj kaj plu antaŭenigi socialisman demokration."

Li diris ankaŭ, ke socialisma politika sistemo pruvis siajn fareblecon, efikecon kaj viglecon, ĉar ĝi disvolviĝis en la socia grundo de la lando, kaj iu ajn sistemo devas esti desegnita kaj disvolvita laŭ la realaj kondiĉoj kaj situacio de la lando.

La naskiĝdatreveno de la NPK falas en la 15a de septembro. Xi faris la paroladon en konferenco en la 5a de septembro 2014, por festi la 60an datrevenon de la NPK.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin