Brita eksa parlamentano: Eksteraj fortoj intencas malfortigi Ĉinion

(GMT+08:00) 2019-09-16 13:59:57     Redaktoro:Yu

La honkonga turisma sektoro lastatempe publikigis avizon, dirante, ke de januaro ĝis aŭgusto de 2019, la nombro de turistoj en Honkongo malkreskis je 40%. La rezulto estis la plej malbona ekde 2003, kiam eksplodis la malsano Sarso. George Galloway, ĵurnalisto kaj eksa parlamentano de Britio, diris dum intervjuo kun la Ĉina Centra Televido, ke tiuj perfortuloj detruis siajn hejmojn kaj vivon. Galloway opiniis, ke la esenco de la tumulto en Honkongo estas, ke Britio kaj Usono intencas malfortigi Ĉinion laŭ sia eblo, ĝeni la atenton de Ĉinio kaj malhelpi la disvolvan procezon de Ĉinio, eĉ se ĝi scias, ke ĝi ne povas apartigi Honkongon disde Ĉinio.

Kiel eksa politikisto, Galloway servas por kelkaj televidoj kiel novaĵa programestro kaj komentisto, kaj la demando de Honkongo estas unu el la internaciaj okazaĵoj, pri kiuj fokusiĝas li. Li opiniis, ke la efektiva situacio en Honkongo estas, ke fremdlandaj registaroj uzis partajn honkongajn senspertajn junulojn por disigi kaj subpremi Ĉinion. Li diris, ke la tiel nomataj "neregistaraj" organizoj finance subtenantaj la tumultadon en Honkongo estas fakte registaraj organizoj de Britio kaj Usono, kaj junuloj sen historia kogno estas facile uzataj de fremdlandaj organizoj. Li aldonis, ke Honkongo sub la regado de Britio tute ne havis demokration.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin