Irano: Usonaj militbazoj en regiono estas ene de atingopovo de iranaj misiloj

(GMT+08:00) 2019-09-16 14:03:07     Redaktoro:Yu

La irana novaĵ-televido raportis, ke la plej alta komandanto de la Irana Islama Revolucia Gvardio diris dimanĉe, ke usonaj militbazoj en la regiono esta ene de la atingopovo de iranaj misiloj.

Amir Ali Hajizadeh, estro de la Aerokosma Trupo de la Irana Islama Revolucia Gvardio, diris, ke krom la usonaj bazoj en la regiono, ankaŭ ĉiuj iliaj ŝipoj, inkluzive de aviadilŝipoj kaj militŝipoj, estas sub fajroforto de iranaj misiloj ĝis radiuso de 2 000 kilometroj, kaj ĉiam monitorataj.

Hajizadeh diris, ke usonanoj opiniis, ke ili povas eliri el la atingopovo de iranaj misiloj, se ili estas 400 kilometrojn for de la teritoriaj akvoj de Irano. Tamen, kie ajn ili estas, se konflikto estas fajrigita, iliaj militŝipoj estos la unuaj celoj de iranaj misiloj.

Li diris, ke Irano ĉiam estas preta por granda milito kun Usono. Hajizadeh ankaŭ menciis paffaligon de "entrudiĝinta" usona spiona senpilota aviadilo fare de la irana aerarmeo super la sudaj akvoj de la lando en junio, dirante, ke tio estis por defendi la aerspacon de la lando.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin