Intervjuo kun He Yicheng, 5a administra ĉefo de Makao

(GMT+08:00) 2019-09-16 15:59:17     Redaktoro:祃璟琳

Lastatempe He Yicheng, la 5a administra ĉefo de la Makaa Speciala Administracia Regiono, ricevis ekskluzivan intervjuon de la Voĉo de la G Grandgolfa Regiono sub Ĉina Komunika Grupo.

Parolante pri efektivigo de "unu lando, du sistemoj", He akcentis, ke oni nepre devas firmigi la koncepton de "unu lando", kiu estas premiso. Ĉar la rajto estas donita de la konstitucio. La fundamenta leĝo decidis rajtojn pri administrado, leĝdono kaj justico. Parolante pri disvolvado de la Grandgolfa Regiono, He opiniis, ke la Grandgolfa Regiono ne bezonas reciprokan konkurencon, sed kunan disvolviĝon.

He diris, ke Makao ne povas sian disvolviĝi sen subteno de la ĉeftero. Makao devas kapti bonan ŝancon de disvolviĝo de la Grandgolfa Regiono, trovi la precizan pozicion, elstarigi la karakterizojn kaj per kunlaboro kaj interŝanĝoj akceli ekonomian diversigan disvolviĝon kaj novigan trarompon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin