Carrie Lam faros dialogon kun civitanoj el honkongaj rondoj en la venonta semajno

(GMT+08:00) 2019-09-17 17:35:08     Redaktoro:Xiong

La 17an de septembro, kiam Carrie Lam, ĉefadministranto de la Honkonga Speciala Administra Regiono, antaŭ ol ĉeesti administran kunvenon, renkontiĝis kun ĵurnalistoj, ŝi diris, ke la honkonga registaro nun aktive formas platformon por dialogo, esperante fari unuafojan publikan diskuton kaj dialogon kun civitanoj el diversaj rondoj en la venonta semajno.

En la komenco la honkonga registaro anoncis formi platformon por dialogo. En tiu tago Carrie Lam diris, ke en la venonta semajno ŝi faros unuafojan dialogon kun civitanoj, kaj la principo estas sen distingo je socia tavolo kaj starpunkto. La dialogo estos libera kaj senlimigita.

La dialoga platformo, laŭinforme, ampleksas tri formojn: 1, civitanoj povos libere anonci sin al la dialogo sendistinge je socia tavolo kaj starpunkto, kaj en ĉiu sesio partoprenos 100 ĝis 200 homoj (se la nombro estos troa, la partoprenontoj povos esti deciditaj per loto); 2, la partoprenontoj estos hazarde elektitaj el civitanoj ĉiuaĝaj kaj ĉiutavolaj; kaj 3, estos profunda dialogo, kiun ĉeestos nur 20 homoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin