Novigo akumulas novan dinamikon por la ĉina ekonomio

(GMT+08:00) 2019-09-17 20:38:35     Redaktoro:Xiong

La 17an de septembro la Monda Banko, la Esplora Centro por Disvolvado sub la ĉina Ŝtata Konsilantaro, kaj la ĉina Ministerio de Financo kune eldonis la raporton "Ĉinio en Novigo: Nova Dinamiko por Kreskado de la Ĉina Ekonomio". Laŭ ĝi la ĉina ekonomio estas transformiĝanta en "novan normalon", la nova ekonomio rapide leviĝas, kaj la kapablo krei novon pligrandiĝas kun rapideco. La raporto forte pruvas, ke la ĉina ekonomio seninterrompe akumulas novan dinamikon kaj konstante eligas nova viglecon.

Nuntempe la ĉina ekonomio transformiĝas de altrapida kreskado al altkvalita evoluado, kaj serĉi kaj ellasi novan dinamikon estas ĉefaĵo por la aliformiĝo de la ĉina ekonomio. Pro tio la raporto indikas, ke post la tutgloba financa krizo la total-faktora produktiveco (TFP) malrapidiĝas ĝenerale en evoluintaj kaj evoluantaj landoj kaj ankaŭ en Ĉinio. En la lastaj jaroj TFP de Ĉinio tamen iras iom supren, kvankam ne tre rimarkinde.

Estas ĝojinde, ke la nova dinamiko de la ĉina ekonomio ĉiam pli riveliĝas. Laŭ donitaĵoj lastatempe elmetitaj de la ĉina Nacia Statistika Buroo la indiko de nova dinamiko de la ĉina ekonomio en 2018 atingis 270.3, do kreskis je 28,7% kompare kun tiu de la sama periodo en 2017. En tio la reta ekonomio kontribuis pli ol 80% al la totala indiko. Tio montras, ke la cifereca ekonomio kun ĉefaĵo kiel reta ekonomio ĉiam tenas sin en potenco kaj fariĝas grava forto de nova dinamiko plifortigi la ĉinan ekonomion.

Antaŭvideble, ke kiam la homaro restas en grava pasejo de la novafazaj teknika revolucio kaj industria revolucio, kaj kiam unuflankismo kaj protektismo tajdas al la ekonomia tutmondiĝo, Ĉinio pli firme kunfandiĝas en la tutgloban ekonomion, pli forte antaŭenigas la strategion krei novon, senĉese potencigas novan dinamikon kaj daŭre akumulas animitajn movfortojn por la altkvalita disvolviĝo de la ĉina ekonomio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin