Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj ĉeestos 74an sesion de Ĝenerala Asembleo de UN

(GMT+08:00) 2019-09-17 10:45:21     Redaktoro:Yu

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Hua Chunying diris lunde, ke ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi ĉeestos la ĝeneralan debaton de la Ĝenerala Asembleo de la UN en la 24a de septembro.

Hua diris en gazetara konferenco, ke Wang, kiel speciala reprezentanto de ĉina prezidanto Xi Jinping, ĉeestos ankaŭ la Pintkunvenon de la UN pri Klimat-Agado 2019 kaj la Pintkunvenon pri Celoj de Daŭripova Disvolvado 2019. Ankaŭ serio da multflankaj kaj duflankaj kunvenoj okazos dum la sesio.

La 74a Sesio de la Ĝenerala Asembleo de la UN malfermiĝos en la sidejo de la UN en Novjorko en la 17a de septembro kaj la ĝenerala debato komenciĝos la 24an de septembro.

Dum la debato, Wang komplete konigos la vojon kaj atingojn de Ĉinio en la pasintaj 70 jaroj kaj eksplikos eksterlandan politikon kaj proponojn de Ĉinio pri la internacia situacio kaj pri gravaj internaciaj kaj regionaj demandoj.

Hua aldonis, ke Wang montros la firman subtenon de Ĉinio al multflankeco kaj la UN, kaj ankaŭ akcelos la interŝanĝojn kaj kunlaboron de Ĉinio kun aliaj landoj kaj internaciaj organizaĵoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin