Ĉina ĉefministro atingis Rusion por oficiala vizito

(GMT+08:00) 2019-09-17 11:06:17     Redaktoro:Yu

Ĉina ĉefministro Li Keqiang atingis Sankt-Peterburgon lunde posttagmeze por tritaga oficiala vizito al Rusio.

Dum la vizito, Li kaj rusa ĉefministro Dmitry Medvedev prezidos la 24an regulan kunvenon inter registaraj ĉefoj de Ĉinio kaj Rusio.

Li diris post sia atingo, ke ĉi tiu jaro markas la 70an datrevenon de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Rusio, kaj lastatempe duflankaj rilatoj estis plialtigitaj al ampleksa strategia partnereco de kunordigo por nova epoko. Li diris, ke komenciĝis nova etapo por duflankaj rilatoj de pli alta nivelo kaj pli granda disvolviĝo, kaj li esperas, ke la regula kunveno ĉi-foje akcelos ĉiuflankan pragmatan kunlaboron de la du landoj por doni novajn fruktojn, plu riĉigos la ampleksan strategian partnerecon de kunordigo por nova epoko, kaj pli bone profitigos la du popolojn.

Li diris ankaŭ, ke meze de komplikaj kaj profundaj ŝanĝiĝoj en la internacia situacio kaj kreskanta malsuprenira premo sur la monda ekonomio, Ĉinio volas intensigi kunordigon kaj kunlaboron kun Rusio pri internaciaj aferoj, kaj labori kune kun Rusio por defendi multflankecon kaj liberan komercon, plibonigi tutmondan regadon, forĝi malferman mondan ekonomion kaj protekti pacon, disvolviĝon kaj prosperon de la regiono kaj la mondo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin