Tri ŝtatestroj diskutis pri sekureco de Sirio

(GMT+08:00) 2019-09-17 12:30:05     Redaktoro:Yu

Turkio, Rusio kaj Irano fokusiĝis al la demando pri sekureco en Sirio lunde en Ankaro dum triflanka intertraktado kaj emfazis la bezonon de longedaŭra militpaŭzo en la siria nordokcidenta regiono Idlib.

Turka prezidanto Recep Tayyip Erdogan, liaj rusa paralelulo Vladimir Putin kaj irana paralelulo Hassan Rouhani renkontiĝis en la turka ĉefurbo por la kvina pintkunveno ekde 2017 en la kadro de la astana procezo.

Erdogan diris en komuna gazetara konferenco, ke la pliiĝanta streĉeco en Idlib estis fokuso de ilia diskuto. Ekde aprilo la nombro de civiluloj mortigitaj en aeraj kaj teraj operacoj kalkuliĝis al ĉirkaŭ 1 000.

La tri gvidantoj esprimis zorgojn pri nova ondo de migrado, kiu eble okazos al Turkio de la la provinco Idlib, kaj diris, ke ili konsentis pri "aldonaj rimedoj" por malebligi tian okazaĵon kaj malboniĝon de la loka situacio.

.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin