Ĉinio aprezas rompon de "diplomatiaj rilatoj" fare de Salomonoj kun Tajvano

(GMT+08:00) 2019-09-17 10:29:05     Redaktoro:邱杰明

Proparolanto de la ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj Hua Chunying lunde respondis demandon de ĵurnalisto pri tio, ke Salomonoj decidis rompi tiel nomatajn "diplomatiajn rilatojn" kun Tajvano kaj starigi diplomatiajn rilatojn kun Ĉinio.

Hua diris, ke Ĉinio aprezas la decidon de la salomona registaro, ke Salomonoj agnoskas la principon de unu Ĉinio kaj rompas tiel nomatajn "diplomatiajn rilatojn" kun la tajvanaj aŭtoritatoj, kaj ke la ĉina flanko subtenas la gravan decidon, kiun faris Salomonoj kiel sendependa suverena ŝtato.

Hua diris, ke estas nur unu Ĉinio en la mondo, kaj la registaro de la Ĉina Popola Respubliko estas la unika leĝa registaro, kiu reprezentas la tutan Ĉinion, kaj Tajvano estas neforigebla parto de la ĉina teritorio. Hua aldonis, ke tio estas la baza fakto kaj la universala konsento de la internacia komunumo.

Ŝi diris ankaŭ, ke sur la bazo de la principo de unu Ĉinio, Ĉinio starigis oficialajn diplomatiajn rilatojn kun 178 landoj. La decido de la salomona registaro pri agnosko de la principo de unu Ĉinio plene pruvis la fakton, ke la principo de unu Ĉinio konformas al la komuna aspiro de la popolo kaj estas nerezistebla tendenco de la epoko.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin