Novaĵoj (Septembro 17)

(GMT+08:00) 2019-09-17 15:44:28     Redaktoro:邱杰明

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Jianping kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 17-a de septembro, marde. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Vi informiĝos pri tio, ke ĉina ĉefministro atingis Rusion por oficiala vizito; la Ĝenerala Asembleo de UN finis sian 73an sesion. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĉina ĉefministro Li Keqiang atingis Sankt-Peterburgon lunde posttagmeze por tritaga oficiala vizito al Rusio. Dum la vizito, Li kaj rusa ĉefministro Dmitry Medvedev prezidos la 24an regulan kunvenon inter registaraj ĉefoj de Ĉinio kaj Rusio.

Li diris post sia atingo, ke ĉi tiu jaro markas la 70an datrevenon de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Rusio, kaj lastatempe la duflankaj rilatoj estis plialtigitaj al ampleksa strategia partnereco de kunordigo por nova epoko. Li diris, ke komenciĝis nova etapo por duflankaj rilatoj de pli alta nivelo kaj pli granda disvolviĝo, kaj li esperas, ke la regula kunveno ĉi-foje akcelos ĉiuflankan pragmatan kunlaboron de la du landoj por doni novajn fruktojn, plu riĉigos la ampleksan strategian partnerecon de kunordigo por nova epoko, kaj pli bone profitigos la du popolojn.

Li diris ankaŭ, ke meze de komplikaj kaj profundaj ŝanĝiĝoj en la internacia situacio kaj kreskanta malsuprenira premo sur la monda ekonomio, Ĉinio volas intensigi kunordigon kaj kunlaboron kun Rusio pri internaciaj aferoj, kaj labori kune kun Rusio por defendi multflankecon kaj liberan komercon, plibonigi tutmondan regadon, forĝi malferman mondan ekonomion kaj protekti pacon, disvolviĝon kaj prosperon de la regiono kaj la mondo.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Hua Chunying diris lunde, ke ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi ĉeestos la ĝeneralan debaton de la Ĝenerala Asembleo de UN en la 24a de septembro.

Hua diris en gazetara konferenco, ke Wang, kiel speciala reprezentanto de ĉina prezidanto Xi Jinping, ĉeestos ankaŭ la Pintkunvenon de UN pri Klimat-Agado 2019 kaj la Pintkunvenon pri Celoj de Daŭripova Disvolvado 2019. Ankaŭ serio da multflankaj kaj duflankaj kunvenoj okazos dum la sesio.

La 74a Sesio de la Ĝenerala Asembleo de UN malfermiĝos en la sidejo de UN en Novjorko en la 17a de septembro kaj la ĝenerala debato komenciĝos la 24an de septembro.

Dum la debato, Wang komplete konigos la vojon kaj atingojn de Ĉinio en la pasintaj 70 jaroj kaj eksplikos la eksterlandan politikon kaj proponojn de Ĉinio pri la internacia situacio kaj pri gravaj internaciaj kaj regionaj demandoj.

La saman tagon Hua respondis demandon de ĵurnalisto pri tio, ke Salomonoj decidis rompi la tiel nomatajn "diplomatiajn rilatojn" kun Tajvano kaj starigi diplomatiajn rilatojn kun Ĉinio.

Hua diris, ke Ĉinio aprezas la decidon de la salomona registaro, ke Salomonoj agnoskas la principon de unu Ĉinio kaj rompas la tiel nomatajn "diplomatiajn rilatojn" kun la tajvanaj aŭtoritatoj, kaj ke la ĉina flanko subtenas la gravan decidon, kiun faris Salomonoj kiel sendependa suverena ŝtato.

Hua diris, ke estas nur unu Ĉinio en la mondo, kaj la registaro de la Ĉina Popola Respubliko estas la unika leĝa registaro, kiu reprezentas la tutan Ĉinion, kaj Tajvano estas neforigebla parto de la ĉina teritorio. Hua aldonis, ke tio estas la baza fakto kaj la universala konsento de la internacia komunumo.

Ŝi diris ankaŭ, ke surbaze de la principo de unu Ĉinio, Ĉinio starigis oficialajn diplomatiajn rilatojn kun 178 landoj. La decido de la salomona registaro pri agnosko de la principo de unu Ĉinio plene pruvis la fakton, ke la principo de unu Ĉinio konformas al la komuna aspiro de la popolo kaj estas nerezistebla tendenco de la epoko.

Laŭ invito de la usona flanko, Liao Min, vicdirektoro de la Oficejo de la Centra Komisiono por Financaj kaj Ekonomiaj Aferoj kaj vicministro pri financo, planas gvidi delegacion viziti Usonon merkrede por komerca konsiliĝo. La vizito pavimos la vojon por la 13a ĉina-usona altnivela ekonomia kaj komerca konsiliĝo oktobre en Vaŝingtono.

Lunde dum la 42a kunveno de la Homrajta Konsilio de UN en la Palaco de Nacioj en Ĝenevo, la Ĉina Societo pri Studoj de Homaj Rajtoj okazigis flankan kunvenon pri deradikaliga batalo kaj certigo de homaj rajtoj en Xinjiang. Invititaj fakuloj konigis al la ĉeestantoj rimedojn, spertojn kaj atingojn de la ĉina Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono en la klopodo por deradikaligo kaj certigo de homaj rajtoj. La kunvenon ĉeestis pli ol 50 reprezentantoj de registaroj, internaciaj organizoj kaj neregistaraj organizoj.

Wu Leifen, ĝenerala vicsekretario de la Ĉina Societo pri Studoj de Homaj Rajtoj, prezidis la kunvenon. Ŝi diris, ke la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono estis minacata de perfortaj terorismaj fortoj, religiaj ekstremismaj fortoj kaj separismaj fortoj, kaj disvastigo de religia ekstremismo ne nur serioze atencis la bazajn rajtojn de popolamasoj en Xinjiang, sed ankaŭ servis kiel varmobedo de perfortaj terorismaj agoj en la regiono. Ŝi aldonis, ke Xinjiang prenis serion da rimedoj kaj atingis bonajn rezultojn en la lastaj jaroj. La situacio de publika sekureco en Xinjiang pliboniĝis fundamente, la nombro de perfortaj terorismaj okazaĵoj draste malpliiĝis, kaj la bazaj rajtoj de homoj estis efike protektataj.

La 73a sesio de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj finiĝis en lundo. En la ferma plena kunveno de la sesio, la eksiĝonta prezidanto de la Ĝenerala Asembleo de UN, Maria Fernanda Espinosa, transdonis la martelon al la elektita prezidanto de la 74a sesio Tijjani Muhammad-Bande, simbolante la transdonon de potenco.

Espionosa diris, "Mia sincera espero por la 74a sesio estas, ke ni ne nur aŭdos fortajn defendojn de multflankeco, sed ankaŭ vidos liveritajn palpeblajn avantaĝojn al la homoj."

Ĝenerala sekretario de UN Antonio Guterres esprimis gratulon pro la fino de la sesio. Li diris en parolado, ke multaj el la demandoj diskutitaj, levitaj kaj plenumitaj dum la 73a sesio atestas tion, kio povas esti atingita per internacia kunlaboro kaj kompetenta gvidado. Li aldonis, ke la adopto de la du tutmondaj paktoj pri migrado kaj rifuĝintoj fare de la Ĝenerala Asembleo estas rimarkindaj ekzemploj, kaj en la pasinta jaro UN antaŭenpuŝis siajn ampleksajn reformojn je senprecedenca rapideco kaj skalo.

Turkio, Rusio kaj Irano fokusiĝis al la demando pri sekureco en Sirio lunde en Ankaro dum triflanka intertraktado kaj emfazis la bezonon de longedaŭra militpaŭzo en la siria nordokcidenta regiono Idlib.

Turka prezidanto Recep Tayyip Erdogan, liaj rusa paralelulo Vladimir Putin kaj irana paralelulo Hassan Rouhani renkontiĝis en la turka ĉefurbo por la kvina pintkunveno ekde 2017 en la kadro de la astana procezo.

Proparolanto de la irana Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Sayyed Abbas Al Mousavi anoncis lunde, ke Irano liberigos la kaptitan britan petrolŝipon Stena Imperio en la venontaj tagoj.

Mousavi diris en gazetara konferenco, ke leĝaj kaj juĝaj proceduroj iras. Li aldonis, ke la decido pri liberigo de la kaptita ŝipo estis farita de la justica ministerio pri reala situacio sen mediacio.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin