Praktika kunlaboro donas novan dinamikon por la rilatoj inter Ĉinio kaj Rusio

(GMT+08:00) 2019-09-18 19:59:21     Redaktoro:Xiong

En la 16a ĝis la 18a de septembro la ĉina ĉefministro Li Keqiang faris oficialan viziton al Rusio. Dum la restado Li tenis kun la rusa ĉefministro Dmitry Medvedev la 24an fiksitan renkontiĝon por ambaŭlandaj ĉefministroj. Tio estas, okaze de la 70-jariĝo de la fondiĝo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Rusio, plia grava interkontaktiĝo en alta rango kaj sekve konkreta efektivigo de la atingoj akiritaj tiam, kiam en junio la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping faris viziton al Rusio.

Ambaŭ partioj projektis direkton de kunlaboro, subskribis pli ol dek dokumentojn pri kunlaboro, kaj difinis paŝojn de kunlaboro en la sekva stadio, ĉio ĉi sendube helpas al la praktika kunlaboro inter Ĉinio kaj Rusio antaŭeniri pluen kaj donas al la rilatoj inter Ĉinio kaj Rusio novan dinamikon en la nova epoko.

Dum la 70 jaroj la du partioj rigardis unu al la alia kiel la privilegian direkton de sia diplomatio kaj starigis al si la modelon de novtipaj landaj rilatoj, karakterizitan per "nealianciĝo", "nerivaleco" kaj "nedirektiĝo kontraŭ tria flanko". Junie de ĉi jaro, kiam la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping faris viziton al Rusio, li kaj la rusa prezidento Putin kune levis la dulandajn rilatojn al la novepoke ampleksa strategia partnereco en akordeco, kio signigas, ke la dulanda strategia interfido atingis senprecedence altan nivelon, kaj la iliaj rilatoj alvenigis al si novajn ŝancojn de disvolvado.

En tiu ĉi renkontiĝo la du partneroj resumis la fruktojn de kunlaboro, projektis kunagan direkton de la estonteco, kaj difinis konkretajn paŝojn por novaj celoj de ekonomia kaj komerca kunlaboroj. La dulandaj ĉefministroj, post la renkontiĝo, elmetis komunan komunikaĵon, kaj cetere, ĉeestis la subskribojn de pli ol dek dokumentoj por kunlaboro en ekonomio, komerco, investo, agrikulturo, nuklea energio, spacoflugo, cifereca ekonomio kaj aliaj kampoj.

Estas antaŭvideble, ke kun la komuna klopodado de ambaŭ flankoj, la avantaĝoj de la ĉinaj industrioj, kapitalo kaj merkato povos pli bone kunfandiĝi kun la avantaĝoj de la rusaj rimedfontoj, teknologioj kaj homrimedoj, kaj tiel la ĉefaj fortoj de la ĉina-rusa kunlaboro turniĝos de la tradiciaj kampoj al la pintteknologiaj. Kredeble, tio donos novan dinamikon al disvolviĝado de la dulandaj ekonomio kaj socio kaj pli efike feliĉigos la dulandajn popolojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin