Debutis talismanoj de Pekinaj Vintraj Olimpikoj kaj Paralimpikoj 2022

(GMT+08:00) 2019-09-18 10:41:52     Redaktoro:Yu

Vivosimila granda pando nomata "Bing Dwen Dwen" kaj ruĝa lanterno-bebo nomata "Shuey Rhon Rhon" estis publikigitaj kiel la du talismanoj por la Pekinaj Vintraj Olimpikoj kaj Paralimpikoj 2022.

La talismanoj, senvualigitaj marde nokte en la Glacihokeejo Shougang de Pekino, estas forte ligitaj kun la kulturo de la gastiganto-nacio.

En la lastaj jaroj la distrikto Jinyuan, Taiyuan-urbo, Shanxi-provinco aktive evoluigis plantadon de floroj kaj kreis karakterizajn florurbetojn, multigante enlaborigajn postenojn kaj helpante vilaĝanojn stabile multigi enspezon.

 

La 20a de septembro estas la Tutlanda Dentzorga Tago. La loĝkvartalo Zhuxi de Hefei-urbo, Anhui-provinco, invitis kuracistojn por doni sciojn al la geknaboj de la loĝkvartalo pri dento-zorgado.

 

Bing Dwen Dwen

Inter la ĉeestantoj al la lanĉceremonio estis ĉina vicĉefministro Han Zheng, kiu estas ankaŭ membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, kaj prezidanto de la Internacia Olimpika Komitato, Thomas Bach.

 "Shuey Rhon Rhon"

Plenuma prezidanto de la Pekinaj Vintraj Olimpikoj kaj Paralimpikoj 2022 Chen Jining klarigis la ideon malantaŭ la desegno de la du talismanoj en la ceremonio. Li diris, ke la du talismanoj kombinas elementojn de tradicia ĉina kulturo kaj modernan internacian stilon, kaj emfazas la karakterizaĵojn de vintraj sportoj kaj tiujn de la gastiganto-urbo. Ili vivece montras la fervorajn atendojn de la ĉina popolo pri la Pekinaj Vintraj Olimpikoj kaj Paralimpikoj, kaj varman inviton de Ĉinio al amikoj el la tuta mondo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin