Ĉinio kaj Rusio celas duobligi komercan kvanton kaj intensigi kunlaboron

(GMT+08:00) 2019-09-18 11:15:31     Redaktoro:Yu

Marde Ĉinio kaj Rusio konsentis plifortigi kunlaboron en komerco, energio kaj aliaj kampoj, fiksante la celon duobligi duflankan komercan kvanton.

La interkonsento estis atingita, kiam ĉina ĉefministro Li Keqiang vizitis Rusion kaj kunprezidis la 24an regulan kunvenon inter registaraj ĉefoj de Ĉinio kaj Rusio kun rusa ĉefministro Dmitry Medvedev.

Li diris, ke Ĉinio volas pli bone akordigi la iniciaton Zono kaj Vojo kun la Eŭrazia Ekonomia Unio, subteni la kreskon de ĉina-rusa komerco kaj plialtigi la nivelon de faciligo de komerco kaj investado. Li instigis ambaŭ flankojn strebi al la celo duobligi la kvanton de duflanka komerco.

Ĉinio estas la plej granda komerca partnero de Rusio de naŭ jaroj. Pasintjare, duflanka komerco draste kreskis je 27,1%, rompante la markon de 100 miliardoj da usonaj dolaroj por la unua fojo.

Li alvokis Ĉinion kaj Rusion kune realigi la gravajn energiprojektojn, plu malfermi merkatojn unu al la alia kaj esplori la kunlaboran reĝimon pri naftrafinado kaj kemia inĝenieriado. Li ankaŭ alvokis plifortigon de kunlaboro en scienco kaj novigado, financo, agrikulturo, subnaciaj kaj interpopolaj interŝanĝoj.

Medvedev diris, ke Rusio pretas plu grandigi komercon kun Ĉinio kaj penos por atingi la celon duobligi la komercan kvanton. Li diris, ke krom duflanka kunlaboro en tradiciaj kampoj kiel energio, Rusio grandigos kunlaboron pri alta teknologio kaj antaŭenpuŝos kunlaboron en la kampoj, inkluzive de agrikulturo, industrio, aviado kaj kosmovojaĝo, kaj nuklea energio por rikolti pli fruktodonajn rezultojn. Li aldonis, ke Rusio donas grandan gravecon al la sub-nacia kunlaboro kaj interpopolaj interŝanĝoj kaj esperas realigi pli da interŝanĝoj inter junuloj, universitatoj kaj lokaj registaroj.

Post la kunveno, Li kaj Medvedev subskribis komunan komunikaĵon de la 24a regula kunveno kaj ĉeestis subskribon de serio da interkonsentoj en la kampoj inkluzive de investo, ekonomio kaj komerco, agrikulturo, nuklea energio, aviado, scienco kaj tekniko, kaj cifereca ekonomio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin