Ĉina delegito alvokis persiston en dialogo pri nukleaj demandoj

(GMT+08:00) 2019-09-18 13:07:55     Redaktoro:Yu

Lunde en Vieno, ĉina delegito diris al la 63a Ĝenerala Konferenco de la Internacia Atom-Energia Agentejo (IAEA), ke la ĉina registaro ĉiam rekomendas dialogon kaj intertraktadon por pace solvi la nuklean demandon de la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) kaj la iranan nuklean demandon, kaj faris senlacajn klopodojn tiucele.

Zhang Jianhua, direktoro de la ĉina Nacia Administracio pri Energio, diris, ke Ĉinio volas labori kune kun ĉiuj koncernaj partioj por la sennukleigo de la Korea Duoninsulo kaj la konvena traktado de la irana demando por konservi la internacian ne-disvastigan reĝimon kaj certigi regionajn pacon kaj stabilecon. Li diris, ke la Internacia Atom-Energia Agentejo devas strikte konservi profesiecon, objektivecon kaj justecon en siaj agadoj kaj plu ludi konstrueman rolon por trakti ĉi tiujn tiklajn demandojn.

Zhang ankaŭ emfazis, ke Ĉinio tre gravigas nukleajn sendanĝerecon kaj sekurecon. Li diris, ke la blanka libro titolita "Nuklea Sekureco en Ĉinio", publikigita en la 3a de septembro, 2019, eksplikis bazajn principojn kaj politikojn de Ĉinio pri nuklea sendanĝereco kaj ĝiajn bonajn registrojn pri tiuj kampoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin