La renkontiĝo de la tibetanoj el Ŝangri-La en Kunming -- Alessandra Madella

(GMT+08:00) 2019-09-18 09:14:52     Redaktoro:祃璟琳

La renkontiĝo de la tibetanoj el Ŝangri-La en Kunming

Alessandra Madella

Dum du sabatoj po monate la tibetanoj el Ŝangri-La renkontiĝas en la Kultura Parko Biji de la Yunnan-a urbo Kunming por kune danci kaj kanti. Matene je la naŭa kaj duono en la vasta parko jam abundas dancantaj grupoj, kiel valso-lecionoj kaj kuna malstreĉiĝo laŭ la ritmo de surbendigita muziko. Viroj verkas poemojn sur la pavimo per longaj penikoj kaj basena akvo aŭ fiere montras siajn bunt-plumajn birdojn. Kelkaj sole ludas tenison pere de pilko ligita al longa elasta ŝnuro fiksita al la grundo, kiu do ĉiam revenas. Sed samtempe en iun ombrumitan angulon sin kolektas viroj kun skulptitaj kordaj instrumentoj kaj virinoj kun buntaj tibetaj vestoj kaj ornamita hararo. Ŝirmas ilin el la forta alt-hebenaĵa suno plastikaj ĉap-bekoj, same kiel vakeraj, faldeblaj aŭ pajlaj ĉapeloj. Manikoj blankaj aŭ purpuraj ofte longas por koreografie substreki la dancajn movojn per siaj ŝanĝantaj formoj. Homoj formas cirklon kaj amasigan siajn sakojn meze de ĝi. Aldoni vian sakon signifas, ke vi pretas partopreni en la dancado kiel parto de la cirklo mem, kvankam homoj el la publiko ofte ne rezistas kaj komencas samritme moviĝi ekster ĝi. La muziko ne estas surbendigita. Kutime virino subite ekkantas tibet-lingve per alta voĉo kaj ĉiuj sekvas, ĝis kiam la kanto finiĝas kaj alia virino komencas. Viroj ne nur ritme ludas siajn instrumentojn, sed ankaŭ forte batas la piedojn teren. La dancantoj estas ĉiam tre invitemaj kaj mi mem povis sperti dancadon kiel parto de la cirklo mem, dank'al la pacienca instruado de Saiyong Zhuoma, tibeta instruistino pri kanto de la Artkolegio de Kunming kaj juna sekretariino de la Yunnan-a Esperanto Asocio. Ŝi fakte devenas el Ŝangri-La kaj montris al mi la danco-paŝojn.

Eksterlandaj geamikoj ofte miras, kiam mi diras al ili, ke Ŝangri-La troviĝas en la Yunnan-a provinco. Kelkaj demandas al mi ĉu ne temis nur pri fantazia kreaĵo el libro kaj filmo. Verdire la brita verkisto James Hilton, jam fama pro sia Ĝis revido, S-ro Ĉips (Goodbye, Mr. Chips) pri la vivo de amata instruisto, aperigis la romanon Perdita horizonto (Lost Horizon) en 1933. Tie li pentris la izolitan montaran urbon de Ŝangi-La kiel utopion de harmonia kaj paca vivo. En tiu profunde spirita tibeta etoso maljuniĝo malrapidege progresis. La lamao mem, kiu regis la urbon milde per saĝa aŭtoritato, jam vivis dum pli ol ducent jaroj. Grupeto de okcidentanoj, gvidataj de la brita politikisto Conway, estas forkaptitaj tien kaj devas mem decidi ĉu ili akceptos sekvi tiun vivmanieron. Conway mem estas konvinkata forfuĝi, ĉar li dubas pri ĝia reala ebleco. Sed li poste ŝanĝas ideon kaj klopodas per ĉiuj siaj fortoj dum multe da jaroj retrovi la enirejon al la perdita paradizo.

La romano estis elsendita kadre de populara programo de la usona radio-stacio CBS kaj interesigis la Sicili-devenan usonan reĝisoron Frank Capra. Por li kaj lia fedela filmverkisto Robert Riskin temis pri la unua adaptado de romano. Ĝiaj komplikaj rilatoj kaj filozofia profundeco prezentis malsaman defion kompare kun la mallongaj rakontoj, kiujn ili estis filmintaj ĝis tiam. Hilton mem havis sperton labori kiel filmverkisto. Do li publike tute subtenis la ŝanĝojn, kiujn Riskin enkondukis. Ian Scott en sia libro En la ombro de Capra. La vivo kaj kariero de filmverkisto Robert Riskin (In Capra's Shadow. The Life and Career of Screenwriter Robert Riskin, 2006) asertas, ke Capra insistis por havi pli ĉinecan lokon pro sia amo pri ĉinaĵoj, kiu jam evidentiĝis en lia antaŭa filmo La amara teo de generalo Yen (The Bitter Tea of General Yen, 1933.) Riskin ankaŭ enkondukis fortajn kaj interese komplikajn karakterojn de virinoj, kies presenco korektas la patriarkan pov-luktadon de la romano de Hilton. Kaj li substrekis kiel la grupo de okcidentanoj trovis en Ŝangri-La rifuĝon kontraŭ la militoj kaj la ĥaoso, kiuj estis minacantaj la mondon. La epika filmo, kiu kostis neprecedentan sumon da mono kaj daŭris komence tri horojn, estis nur modere sukcesa en 1937. Sed ĝi iĝis sukcesega en 1942, kiam ĝi estis denove projekciita en kinejoj post la usona eniro en la duan mondmiliton.

Ian Scott substrekas, ke la ekzota loko de Perdita horizonto ne estis fakte tiel malproksima de aliaj utopioj en la pre-militaj filmoj de Capra, kiel ekzemple la usonaj urbetoj, kies najbaroj nepre amas kaj helpas unu la alian kaj povas do kune rezisti kontraŭ la fascisme deviaj tendencoj de organizata politiko. Ankaŭ Lee Lordeaux en sia libro Italaj kaj irlandaj filmfaristoj en Usono. Ford, Capra, Coppola kaj Scorsese (Italian and Irish Filmmakers in America. Ford, Capra, Coppola, and Scorsese, 1990) komentas, ke la ekzota Ŝangri-La permesis al Capra esplori sian religian kredon. La belga pastro, kiu iĝis la granda lamao, per sia kompatoplena aŭtoritato similas al la multaj toleremaj patraj figuroj, kiuj estis modeloj de bona politiko en la filmoj de la usona reĝisoro pro sia kapablo krei harmonion aŭskultante ĉiujn.

Malgraŭ tiu utopia karaktero, Ŝangri-La ne estis tute imaga fikcio de idealisma filmisto kaj ebur-tura verkisto sen iu ajn rilato kun ekzistantaj lokoj. Antaŭ ol verki la libron Hilton estis vizitinta Kaŝmiron kaj ekspozicion en la Brita Muzeo pri vojaĝo el Pekino al Tibeto fare de du francaj misiistoj. Krome, priskribo de budhismaj temploj en la tibeta regiono de Yunnan-o estis tiam aperinta en la fama Nacia Geografia revuo, kiun li kutime legis. Li verŝajne sciis, ke legendoj pri pacema loko de longega vivo jam ekzistis en tiuj montaroj. Do ne estis tute sen bazo la elekton de la Yunnan-a urbo Zhongdian kiel loko, kiu rajtis oficiale ŝanĝi sian nomon al Ŝangri-La en 2001. Se evidentas la turismaj kialoj por adopti mond-faman nomon, la nova Ŝangri-la havis kelkajn avantaĝojn kompare kun la multaj aliaj aspirantoj. Ĝi povis montri religieman tibetan loĝantaron, imponajn budhismajn templojn, mirinde neĝan montaran pejzaĝon kun pure freŝa aero kaj la onidiron, ke homoj tie pli longe sin konservas junaj kaj belaj dank'al siaj vivkondiĉoj kaj pacema sinteno al la mondo. Se vi demandas al ties loĝantoj, verŝajne geavoj same kiel geknaboj respondos, ke iliaj komunaj kantoj kaj dancoj havas tiun efikon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin