Ĝenerala sekretario de UN komdamnis bombatakojn en Afganio

(GMT+08:00) 2019-09-18 11:23:27     Redaktoro:邱杰明

Ĝenerala sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj, Antonio Guterres, lunde forte kondamnis la bombatakojn dum la elektkampanjo en la provinco Parwan kaj la ĉefurbo Kabulo de Afganio, kiuj vundis kaj mortigis multajn civilulojn.

Almenaŭ 46 homoj estis mortigitaj kaj 70 aliaj vunditaj marde en du bombatakoj, pri kiuj Talibano deklaris sian respondecon.

Stephane Dujarric, proparolanto de Guterres, diris en deklaro, ke la ĝenerala sekretario esprimis sian profundan simpation al la familioj de la viktimoj kaj al la registaro kaj popolo de Afganio, kaj emfazis, ke atako kontraŭ civiluloj estas ne akceptebla kaj tiuj krimuloj devas esti punitaj.

La unua bombatako okazis en amaskunveno dum la elektkampanjo de nuna prezidento Mohammad Ashraf Ghani en la provinco Parwan, mortigante 24 homojn kaj vundante 32 aliajn. La dua okazis en la afgana ĉefurbo Kabulo, kiu celis la oficejon de la Ministerio de Defendo, mortigante 22 homojn kaj vundante 38 aliajn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin