Novaĵoj (Septembro 18)

(GMT+08:00) 2019-09-18 15:58:52     Redaktoro:邱杰明

Saluton, karaj amikoj! Jianping kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 18-a de septembro, merkrede. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn, ĉefe pri tio, ke Ĉinio kaj Rusio celas duobligi komercan kvanton kaj intensigi kunlaboron; malfermiĝis la 74a sesio de la Ĝenerala Asembleo de UN. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Marde Ĉinio kaj Rusio konsentis plifortigi kunlaboron en komerco, energio kaj aliaj kampoj, fiksante la celon duobligi duflankan komercan kvanton.

La interkonsento estis atingita, kiam ĉina ĉefministro Li Keqiang vizitis Rusion kaj kunprezidis la 24an regulan kunvenon inter registaraj ĉefoj de Ĉinio kaj Rusio kun rusa ĉefministro Dmitry Medvedev.

Li diris, ke Ĉinio volas pli bone akordigi la iniciaton Zono kaj Vojo kun la Eŭrazia Ekonomia Unio, subteni la kreskon de ĉina-rusa komerco kaj plialtigi la nivelon de faciligo de komerco kaj investado. Li instigis ambaŭ flankojn strebi al la celo duobligi la kvanton de duflanka komerco.

Ĉinio estas la plej granda komerca partnero de Rusio de naŭ jaroj. Pasintjare, duflanka komerco draste kreskis je 27,1%, rompante la markon de 100 miliardoj da usonaj dolaroj por la unua fojo.

Li alvokis Ĉinion kaj Rusion kune realigi la gravajn energiprojektojn, plu malfermi merkatojn unu al la alia kaj esplori la kunlaboran reĝimon pri naftorafinado kaj kemia inĝenieriado. Li ankaŭ alvokis plifortigon de kunlaboro en scienco kaj novigado, financo, agrikulturo, subnaciaj kaj interpopolaj interŝanĝoj.

Medvedev diris, ke Rusio pretas plu grandigi komercon kun Ĉinio kaj penos por atingi la celon duobligi la komercan kvanton. Li diris, ke krom duflanka kunlaboro en tradiciaj kampoj kiel energio, Rusio grandigos kunlaboron pri alta teknologio kaj antaŭenpuŝos kunlaboron en la kampoj, inkluzive de agrikulturo, industrio, aviado kaj kosmovojaĝo, kaj nuklea energio por rikolti pli fruktodonajn rezultojn. Li aldonis, ke Rusio donas grandan gravecon al la sub-nacia kunlaboro kaj interpopolaj interŝanĝoj kaj esperas realigi pli da interŝanĝoj inter junuloj, universitatoj kaj lokaj registaroj.

Post la kunveno, Li kaj Medvedev subskribis komunan komunikaĵon de la 24a regula kunveno kaj ĉeestis subskribon de serio da interkonsentoj en la kampoj inkluzive de investo, ekonomio kaj komerco, agrikulturo, nuklea energio, aviado, scienco kaj tekniko, kaj cifereca ekonomio.

Zhang Jun, konstanta reprezentanto de Ĉinio al UN, marde deklaris la pozicion de sia lando pri renovigo de la mandato de la Helpa Misio de UN en Afganio.

La Sekureca Konsilio marde unuanime adoptis rezolucion pri teknika renovigo de la mandato de la Helpa Misio de UN en Afganio. La rezolucio longigas la mandaton de la misio por unu jaro kaj petas la mision helpi Afganion en elektoj, konektebleco, regiona kunlaboro, sekureco, antinarkotaĵa batalo kaj rekonstruado, antaŭenigi partnerecon pri konektiteco kaj bonvenigi komunajn klopodojn por plifortigi dialogon kaj kunlaboron kaj antaŭenigi komunajn celojn de ekonomia disvolviĝo tra la regiono. Samtempe, la rezolucio emfazas la gravecon subteni kapablokonstruon de la afgana registaro en la sekureco por konservi stabilecon kaj bati terorismon.

Vivosimila granda pando nomata "Bing Dwen Dwen" kaj ruĝa lanterno-bebo nomata "Shuey Rhon Rhon" estis publikigitaj kiel la du talismanoj por la Pekinaj Vintraj Olimpikoj kaj Paralimpikoj 2022.

La talismanoj, senvualigitaj marde nokte en la Glacihokeejo Shougang de Pekino, estas forte ligitaj kun la kulturo de la gastiganto-nacio.

Inter la ĉeestantoj al la lanĉceremonio estis ĉina vicĉefministro Han Zheng, kiu estas ankaŭ membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, kaj prezidanto de la Internacia Olimpika Komitato, Thomas Bach.

Lunde en Vieno, ĉina delegito diris al la 63a Ĝenerala Konferenco de la Internacia Atom-Energia Agentejo (IAEA), ke la ĉina registaro ĉiam rekomendas dialogon kaj intertraktadon por pace solvi la nuklean demandon de la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) kaj la iranan nuklean demandon, kaj faris senlacajn klopodojn tiucele.

Zhang Jianhua, direktoro de la ĉina Nacia Administracio pri Energio, diris, ke Ĉinio volas labori kune kun ĉiuj koncernaj partioj por la sennukleigo de la Korea Duoninsulo kaj la konvena traktado de la irana demando por konservi la internacian ne-disvastigan reĝimon kaj certigi regionajn pacon kaj stabilecon. Li diris, ke la Internacia Atom-Energia Agentejo devas strikte konservi profesiecon, objektivecon kaj justecon en siaj agadoj kaj plu ludi konstrueman rolon por trakti ĉi tiujn tiklajn demandojn.

La 74a sesio de la Ĝenerala Asembleo de UN malfermiĝis marde en la stabejo de UN en Nov-Jorko.

Tijjani Muhammad-Bande, prezidanto de la 74a sesio de la Ĝenerala Asembleo, deklaris la malfermon de la sesio de 2019 ĝis 2020 de la plej reprezenta organo de UN.

En sia parolado al la malferma kunveno, Muhammad-Bande petis agadon konforman al la temo de ĉi-jara Ĝenerala Debato: "Stimuli multflankajn klopodojn por elradikigo de malriĉeco, bonkvalita edukado, klimatagado kaj inkluzivo."

Ĉirkaŭ 143 ŝtataj estroj kaj registaraj ĉefoj registriĝis por paroli en la jara altnivela semajno, kiu komenciĝos en la 24a de septembro. La 74a sesio de la Ĝenerala Asembleo ankaŭ okazigos aliajn altnivelajn aranĝojn, inkluzive de pintkunveno pri klimatagado kaj altnivela kunveno pri universala sanprotekto.

Ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj, Antonio Guterres, lunde forte kondamnis la bombatakojn dum la elektkampanjo en la provinco Parwan kaj la ĉefurbo Kabulo de Afganio, kiuj vundis kaj mortigis multajn civilulojn.

Almenaŭ 46 homoj estis mortigitaj kaj 70 aliaj vunditaj marde en du bombatakoj, pri kiuj Talibano deklaris sian respondecon.

Stephane Dujarric, proparolanto de Guterres, diris en deklaro, ke la ĝenerala sekretario esprimis sian profundan simpation al la familioj de la viktimoj kaj al la registaro kaj popolo de Afganio, kaj emfazis, ke atako kontraŭ civiluloj estas ne akceptebla kaj tiuj krimuloj devas esti punitaj.

La unua bombatako okazis en amaskunveno dum la elektkampanjo de nuna prezidento Mohammad Ashraf Ghani en la provinco Parwan, mortigante 24 homojn kaj vundante 32 aliajn. La dua okazis en la afgana ĉefurbo Kabulo, kiu celis la oficejon de la Ministerio de Defendo, mortigante 22 homojn kaj vundante 38 aliajn.

Marde en Luksemburgo, brita ĉefministro Boris Johnson kaj prezidanto de la Eŭropa Komisiono Jean-Claude Juncker kunvenis pri kroma aranĝo de la interkonsento pri foriro de Britio el la Eŭropa Unio, tamen ili ne povis atingi konsenton pro restaj malkonsentoj.

La Eŭropa Komisiono diris poste en deklaro, ke Britio havas la devon proponi alternativon de kroma aranĝo, kiu devas esti akordigebla kun la interkonsento pri foriro el la unio, laŭleĝa kaj farebla, sed ĝis nun la EU ankoraŭ ne ricevis rilatan solvon. Li aldonis, ke la Eŭropa Komisiono atendas solvon el la brita flanko en ĉia vetero.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin