La ĉinaj virinoj faris grandan kontribuon por la virina afero de la mondo

(GMT+08:00) 2019-09-19 20:18:12     Redaktoro:Xiong
La 19an de septembro la Informa Oficejo de la ĉina Ŝtata Konsilantaro publikigis la blankan libron "Egaleco, disvolvo, kundivido: evoluo kaj progreso de la virina afero dum la 70 jaroj de la nova Ĉinio".

En flankoj de politika pozicio, edukada nivelo, stato de la sano, nivelo de socia garantio, konstruado de familia civilize, internaciaj interŝanĝo kaj kunlaboro, la libro amplekse konigis fruktojn gajnitajn de la ĉinaj virinoj en egala plenumado de demokratia rajto, en egala partoprenado en la ekonomia disvolviĝo, en egala ĝuo de reforma kaj disvolva frukto, ktp. Tio prezentis grandan kontribuon faritan de la ĉinaj virinoj al la virina afero de la tuta mondo.

La blanka libro diras, ke de 70 jaroj la ĉina virina afero disvolviĝis ĉiam asociite kun la afero de la Partio kaj la Ŝtato. Gvidate de la Komunista Partio de Ĉinio la virinoj de generacio post generacio estis entreprenemaj kaj faris grandan kontribuon por la konstruado, reformado kaj elvolviĝado de Ĉinio. En la granda progresado, en kiu la ĉina nacio stariĝis, riĉiĝis kaj potenciĝis, la pozicio de la ĉinaj virinoj variis tiel profunde kiel mondskue.

La virino estas grava forto por puŝi socian disvolvon kaj progreson. Se ne estus la progreso de la virina afero, do ne estus la progreso de la tuta socio. Dum la 70 jaroj de la nova Ĉinio la altiĝo de la pozicio de la ĉinaj virinoj reflektas disvolviĝon de la ĉina ekonomio kaj socio, altan nivelon de homaj rajtoj kaj progreson de civilizo. Ĉinio ĉiam akcelas disvolviĝon de la virina afero kaj faras pli grandan kontribuon por akceli egalecon inter la viroj kaj la virinoj kaj puŝi konstruadon de la homara sortkomunumo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin