La Eta Princo 09

(GMT+08:00) 2019-09-19 12:59:01     Redaktoro:Li

Mi kredas, ke li forŝteliĝis dank'al migrado de sovaĝaj birdoj. Matene antaŭ la foriro li bone ordigis sian planedon. Li zorge skrapis la kamentubon de siaj aktivaj vulkanoj. Li posedis du aktivajn vulkanojn. Kaj ili estis tre oportunaj por varmigi la matenmanĝon. Li posedis ankaŭ unu estingitan vulkanon. Sed, kiel li diris, "Oni neniam scias!" Do li skrapis ankaŭ la kamentubon de la estingita. Se vulkanoj estas bone skrapitaj, ili brulas modere kaj regule, sen erupcio. Vulkanoj erupcioj estas kiel kamenincendioj. Kompreneble, sur nia Tero ni estas multe tro malgrandaj por skrapi niajn vulkanojn. Tial ili kaŭzas al ni amasojn da zorgoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin