La 19an de septembro la Informa Oficejo de la ĉina Ŝtata Konsilantaro publikigis la blankan libron "Egaleco, disvolvo, kundivido: evoluo kaj progreso de la virina afero dum la 70 jaroj de la nova Ĉinio".
La blanka libro diras, ke de 70 jaroj la ĉina virina afero disvolviĝis ĉiam asociite kun la afero de la Partio kaj la Ŝtato. Gvidate de la Komunista Partio de Ĉinio la virinoj de generacio post generacio estis entreprenemaj kaj faris grandan kontribuon por la konstruado, reformado kaj elvolviĝado de Ĉinio. En la granda progresado, en kiu la ĉina nacio stariĝis, riĉiĝis kaj potenciĝis, la pozicio de la ĉinaj virinoj variis tiel profunde kiel mondskue.