Absolute ne realigeblos la intenco de usonaj politikistoj "tumultigi Honkongon"

(GMT+08:00) 2019-09-19 20:34:20     Redaktoro:Xiong

La 18an de septembro, en Vaŝingtono, Nancy Pelosi, prezidanto de la usona Ĉambro de Reprezentantoj, intervidiĝis kun Huang Zhifeng, He Yunshi kaj similuloj, kiuj "kontraŭas Ĉinion kaj tumultigas Honkongon". Kaj ŝi, sub flago de "homaj rajtoj", "demokratio" kaj "libereco", donas subtenadon al tiuj perfortuloj. Tio grave malobservas la internacian juron kaj la bazajn principojn de la internaciaj rilatoj; senskrupule interveni en la aferojn de Honkongo kaj la internan politikon de Ĉinio pli evidente malkaŝas la malican intencon de iuj usonaj politikistoj tumultigi Honkongon kaj reteni Ĉinion.

De la mezo de junio, kiam komencis okazi perfortagoj en Honkongo, Nancy Pelosi kaj aliaj iuj usonaj politikistoj klaĉis je nerespondecaj vortoj kaj konfuzis nigron kun blanko per duobla normo. Ŝi en la mantelo de "demokratio" kaj "libereco" lasis honkongajn ekstremistojn senbride fari krimojn, evidente ŝiaj eldoroj jam defias la limon de la homaj konscienco kaj kognado.

Kaj cetere, kiel prezidanto de la usona Ĉambro de Reprezentantoj, ŝi plurfoje esprimis opinion kiel eble plej rapide adopti la tielnomatan "Akto pri Homaj Rajtoj kaj Demokratio en Honkongo" kun la intenco sin venĝi kontraŭ personoj, kiuj protektas la stabilecon de Honkongo, kaj kontraŭe helpi al tiuj homoj, kiel Huang Zhifeng kaj liaj similuloj, esti pretaj por sin eltiri poste, se la afero ne estos sukcesa. Iuj usonaj politikistoj kontaktas tiujn homojn, kiuj "kontraŭas Ĉinion kaj tumultigas Honkongon", por serĉi "agentojn" kaj lasi al ili fari "koloran revolucion" en Honkongo.

Sed Honkongo estas de Ĉinio, kaj Ĉinio kategorie ne permesas al eksteraj fortoj interveni en la aferojn de Honkongo kaj la internan politikon de Ĉinio. Se la registaro de la Honkonga Speciala Administra Regiono ne povas regi la tumulton, la ĉina registaro absolute ne restos surda al tio. Ĉinio havas sufiĉe da rimedoj kaj fortoj por rapide kvietigi diversspecajn malordojn eventuale aperantajn. Ĉinio severe avertas al iuj usonaj politikistoj, ke ili tuj retiru siajn nigrajn manojn, kiuj kaŭzas malbonojn al Honkongo, alie ili nepre pagos la prezon por tio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin