Xi emfazis fidon kaj diligentan laboron dum inspektado en centra Ĉinio

(GMT+08:00) 2019-09-19 10:55:22     Redaktoro:Yu

Ĉina prezidanto Xi Jinping alvokis neŝanceleblan fidon kaj diligentan laboron kun granda persistemo por verki superban ĉapitron de la centra regiono en la nova epoko dum sia inspektvojaĝo al la provinco Henan de lundo ĝis merkredo.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, alvokis klopodojn por akceli la kontinuan kaj sanan disvolviĝon de la ekonomio kaj ankaŭ sociajn harmonion kaj stabilecon kaj doni al homoj pli fortan senton de plenumo, feliĉo kaj sekureco.

Merkrede posttagmeze Xi aŭskultis la laborraportojn de la Henan-provinca Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj la provinca registaro. Xi diris, ke Ĉinio bone disvolviĝas, sed la internacia situacio ankoraŭ estas komplika. Ĉinio alfrontas novajn riskojn kaj defiojn kaj devas bone administri siajn proprajn aferojn. Li alvokis la provincon akceli altkvalitan ekonomian disvolviĝon kaj kapti la oportunojn donitajn de la strategio por la leviĝo de centra Ĉinio, instigis la provincon fokusiĝi al la altkvalita disvolvado de la manufaktura industrio kaj doni prioritaton al novigado en la ĝenerala evoluigo.

Xi ankaŭ emfazis klopodojn por aktive antaŭenpuŝi la proviz-flankan reformon en agrikulturo. Li diris, ke prioritato devas esti donita al protekto de ekosistemoj kaj traktado de mediaj problemoj ĉe la fonto.

Xi emfazis ankaŭ, ke la unua etapo de la edukada kampanjo sub la temo "resti fidela al nia komenca misio" estis finita, kaj la dua etapo ĵus komenciĝis, kaj alvokis trakti la plej urĝajn problemojn alfrontitajn de la popolo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin