Ĉina ĉefministro renkontiĝis kun rusa prezidento pri duflankaj rilatoj

(GMT+08:00) 2019-09-19 12:17:39     Redaktoro:Yu

Ĉina ĉefministro Li Keqiang merkrede renkontiĝis kun rusa prezidento Vladimir Putin en Kremlo por diskuti pri duflankaj rilatoj.

Li atingis Moskvon post interparolado kaj kunprezidado de la 24a regula kunveno inter registaraj ĉefoj de Ĉinio kaj Rusio kun sia rusa paralelulo Dmitry Medvedev en Sankt-Peterburgo.

La ĉina ĉefministro unue transdiris al Putin sincerajn salutojn de ĉina prezidanto Xi Jinping. Rememorante sian renkontiĝon kun Medvedev, Li diris, ke ĉi tiu vizito helpis desegni kompletan planon pri interŝanĝoj kaj kunlaboro inter Ĉinio kaj Rusio en diversaj kampoj, kaj atingis multajn novajn rezultojn.

Li diris, ke Ĉinio kaj Rusio estas la plej grandaj najbaroj, kaj ke sana kaj stabila disvolvado de la duflankaj rilatoj utilas ne nur al ambaŭ flankoj, sed ankaŭ al la regiono kaj la mondo. Ĉinio volas plu firmigi amikecon, profundigi kunlaboron kaj plifortigi interŝanĝojn kun Rusio, kaj laboros kune klun Rusio por protekti internacian sistemon kun la UN ĉe ĝia kerno kaj multflankan komercan sistemon bazitan sur reguloj de la Monda Komerca Organizo, kio havas grandan gravecon por akcelo de disvolvado, prospero, paco kaj stabileco de la mondo. Li diris, ke Ĉinio plivastigas malfermon kaj la grandega merkata potencialo alportos pli multajn ŝancojn al entreprenoj el la tuta mondo inkluzive de Rusio. Li esprimis esperojn, ke la du landoj povos plu malfermi sin unu al la alia, plivastigi investadon kaj merkatan aliron. kaj krei pli da oportunoj de kunlaboro por entreprenoj el la du landoj.

Putin esprimis gratulon okaze de la 70a datreveno de la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko, kaj diris, ke disvolvado de rilatoj kun Ĉinio estas prioritato de la rusa diplomatio. Li diris, ke la duflanka kunlaboro akiris rimarkindajn atingojn, de post kiam la du landoj establis diplomatiajn ligojn antaŭ 70 jaroj, kaj ke rilatoj inter la du landoj estas altgradigitaj al ampleksa strategia partnereco de kunordigo por nova epoko. Li aldonis, ke rusa-ĉinaj rilatoj estas grava stabiliga faktoro en internaciaj rilatoj.

.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin