Eŭropa Parlamento subtenas pozicion de EU pri foriro de Britio per absoluta plimulto

(GMT+08:00) 2019-09-19 13:00:49     Redaktoro:Yu

En rezolucio adoptita merkrede per 544 pozitivaj voĉoj kontraŭ 126 negativaj kun 38 sindetenoj, grandega plimulto de membroj de la Eŭropa Parlamento reasertis sian subtenon al la Forira Interkonsento jam subskribita de la Eŭropa Unio kaj Britio.

Eŭropaj parlamentanoj diris en la rezolucio, ke la Forira Interkonsento estas justa, ekvilibra kaj liveras leĝan certecon, kaj reasertis la subtenon de la Eŭropa Parlamento al orda retiro de Britio. Ili konfirmas, ke ili pretos reveni al la origina propono subtenata de Nord-Irlando, kaj ili ankaŭ volas ekzameni "alternativajn solvojn", se ili estas laŭleĝaj kaj funkciigeblaj kaj konformas al la gvidaj principoj de la EU.

Tamen la parlamentanoj emfazas, ke ili ne konsentos pri Forira Interkonsento sen kroma aranĝo, kaj Britio devas preni sur sin plenan respondecon pri seninterkonsenta foriro kaj la seriozaj sekvoj alportitaj de tio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin