Fremdlandaj diplomatoj laŭdis atingojn de Xinjiang en disvolvado de homaj rajtoj

(GMT+08:00) 2019-09-19 13:31:27     Redaktoro:Yu

Merkrede en la Palaco de Nacioj, la konstanta delegacio de Ĉinio al la Ĝeneva Oficejo de la UN kaj aliaj internaciaj organizoj en Svisio okazigis simpozion pri atingoj de Xinjiang en disvolvado de homaj rajtoj. Fremdlandaj diplomatoj, kiuj lastatempe vizitis Xinjiang, kaj fakuloj el la Ĉina Societo pri Studoj de Homaj Rajtoj estis invititaj al la simpozio. Tiuj diplomatoj alte taksis atingojn de Xinjiang en disvolvado de homaj rajtoj, batalo kontraŭ terorismo, kaj deradikaligo. Pli ol 100 homoj, inkluzive de diplomatoj, ĵurnalistoj kaj kleruloj el pli ol 40 landoj kaj reprezentantoj de neregistaraj organizoj ĉeestis la simpozion.

Chen Xu, konstanta reprezentanto de Ĉinio al la Ĝeneva Oficejo de la UN kaj aliaj internaciaj organizoj en Svisio, diris en la simpozio, ke tiu ĉi jaro markas la 70an datrevenon de la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko. En la pasintaj 70 jaroj, Xinjiang akiris rimarkindajn atingojn en disvolvado de homaj rajtoj. Danke al sekura kaj stabila medio disvolviĝis homaj rajtoj en Xinjiang.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin