Fokusoj de la Semajno (Sep. 20)

(GMT+08:00) 2019-09-20 14:30:00     Redaktoro:Yu

Saluton, karaj aŭskultantoj! Selena kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj.

Marde Ĉinio kaj Rusio konsentis plifortigi kunlaboron en komerco, energio kaj aliaj kampoj, fiksante la celon duobligi duflankan komercan kvanton.

La interkonsento estis atingita, kiam ĉina ĉefministro Li Keqiang vizitis Rusion kaj kunprezidis la 24an regulan kunvenon inter registaraj ĉefoj de Ĉinio kaj Rusio kun rusa ĉefministro Dmitry Medvedev.

Li diris, ke Ĉinio volas pli bone akordigi la iniciaton Zono kaj Vojo kun la Eŭrazia Ekonomia Unio, subteni la kreskon de ĉina-rusa komerco kaj plialtigi la nivelon de faciligo de komerco kaj investado. Li instigis ambaŭ flankojn strebi al la celo duobligi la kvanton de duflanka komerco. Li alvokis Ĉinion kaj Rusion kune realigi la gravajn energiprojektojn, plu malfermi merkatojn unu al la alia kaj esplori la kunlaboran reĝimon pri naftrafinado kaj kemia inĝenieriado. Li ankaŭ alvokis plifortigon de kunlaboro en scienco kaj novigado, financo, agrikulturo, subnaciaj kaj interpopolaj interŝanĝoj.

Medvedev diris, ke Rusio pretas plu grandigi komercon kun Ĉinio kaj penos por atingi la celon duobligi la komercan kvanton. Li diris, ke krom duflanka kunlaboro en tradiciaj kampoj kiel energio, Rusio grandigos kunlaboron pri alta teknologio kaj antaŭenpuŝos kunlaboron en la kampoj, inkluzive de agrikulturo, industrio, aviado kaj kosmovojaĝo, kaj nuklea energio por rikolti pli fruktodonajn rezultojn.

Vivosimila granda pando nomata "Bing Dwen Dwen" kaj ruĝa lanterno-bebo nomata "Shuey Rhon Rhon" estis publikigitaj kiel la du talismanoj por la Pekinaj Vintraj Olimpikoj kaj Paralimpikoj 2022.

La talismanoj, senvualigitaj marde nokte en la Glacihokeejo Shougang de Pekino, estas forte ligitaj kun la kulturo de la gastiganto-nacio.

Inter la ĉeestantoj al la lanĉceremonio estis ĉina vicĉefministro Han Zheng, kiu estas ankaŭ membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, kaj prezidanto de la Internacia Olimpika Komitato, Thomas Bach.

Plenuma prezidanto de la Pekinaj Vintraj Olimpikoj kaj Paralimpikoj 2022 Chen Jining klarigis la ideon malantaŭ la desegno de la du talismanoj en la ceremonio. Li diris, ke la du talismanoj kombinas elementojn de tradicia ĉina kulturo kaj modernan internacian stilon, kaj emfazas la karakterizaĵojn de vintraj sportoj kaj tiujn de la gastiganto-urbo. Ili vivece montras la fervorajn atendojn de la ĉina popolo pri la Pekinaj Vintraj Olimpikoj kaj Paralimpikoj, kaj varman inviton de Ĉinio al amikoj el la tuta mondo.

La 74a sesio de la Ĝenerala Asembleo de la UN malfermiĝis marde en la stabejo de la UN en Nov-Jorko.

Tijjani Muhammad-Bande, prezidanto de la 74a sesio de la Ĝenerala Asembleo, deklaris la malfermon de la sesio de 2019 ĝis 2020 de la plej reprezenta organo de la UN.

En sia parolado al la malferma kunveno, Muhammad-Bande petis agadon konforman al la temo de ĉi-jara Ĝenerala Debato: "Stimuli multflankajn klopodojn por elradikigo de malriĉeco, bonkvalita edukado, klimatagado kaj inkluzivo."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin