Federacia Rezerva Sistemo malaltigis interezprocenton por dua fojo ĉijare

(GMT+08:00) 2019-09-19 11:12:47     Redaktoro:邱杰明

Merkrede, la usona Federacia Rezerva Sistemo deklaris, ke ili malaltigis la procenton de interezo per 25 bazaj punktoj ĝis la nivelo inter 1,75% al 2%. Tio estis la dua fojo, ke la Federacia Rezerva Sistemo malaltigis la interezprocenton en ĉi tiu jaro.

La deklaro diris, ke la Federacia Rezerva Sistemo decidis malaltigi la procenton de interezo, konsiderante la influon el la tutmonda situacio al la estonteco de la usona ekonomio kaj la premon de inflacio, kaj ke la Federacia Rezerva Sistemo plu sekvos la ekonomian situacion, kaj prenos taŭgan agon por konservi la ekonomian ekspansion.

Jerome Powell, prezidanto de la Federacia Rezerva Sistemo, diris en gazetara konferenco, ke la Federacia Rezerva Sistemo malaltigis la procenton de interezo por trakti la pliiĝantajn riskojn kaj necertecon el komerca streĉeco kaj monda ekonomia malrapidiĝo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin