Novaĵoj (Septembro 19)

(GMT+08:00) 2019-09-19 16:44:59     Redaktoro:邱杰明

Saluton, karaj amikoj! Shanshan kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 19-a de septembro, ĵaŭde. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn, ĉefe pri tio, ke Xi emfazis fidon kaj diligentan laboron dum inspektado en centra Ĉinio; Usona Federacia Rezervo malaltigis interezprocenton por dua fojo ĉi-jare. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĉina prezidanto Xi Jinping alvokis neŝanceleblan fidon kaj diligentan laboron kun granda persistemo por verki superban ĉapitron de la centra regiono en la nova epoko dum sia inspektvojaĝo al la provinco Henan de lundo ĝis merkredo.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, alvokis klopodojn por akceli la kontinuan kaj sanan disvolviĝon de la ekonomio kaj ankaŭ sociajn harmonion kaj stabilecon kaj doni al homoj pli fortan senton de plenumo, feliĉo kaj sekureco.

Merkrede posttagmeze Xi aŭskultis la laborraportojn de la Henan-provinca Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj la provinca registaro. Xi diris, ke Ĉinio bone disvolviĝas, sed la internacia situacio ankoraŭ estas komplika. Ĉinio alfrontas novajn riskojn kaj defiojn kaj devas bone administri siajn proprajn aferojn. Li alvokis la provincon akceli altkvalitan ekonomian disvolviĝon kaj kapti la oportunojn donitajn de la strategio por la leviĝo de centra Ĉinio, instigis la provincon fokusiĝi al la altkvalita disvolvado de la manufaktura industrio kaj doni prioritaton al novigado en la ĝenerala evoluigo.

Ĉina ĉefministro Li Keqiang merkrede renkontiĝis kun rusa prezidento Vladimir Putin en Kremlo por diskuti pri duflankaj rilatoj.

Li atingis Moskvon post interparolado kaj kunprezidado de la 24a regula kunveno inter registaraj ĉefoj de Ĉinio kaj Rusio kun sia rusa paralelulo Dmitry Medvedev en Sankt-Peterburgo.

La ĉina ĉefministro transdiris al Putin sincerajn salutojn de ĉina prezidanto Xi Jinping. Rememorante sian renkontiĝon kun Medvedev, Li diris, ke ĉi tiu vizito helpis desegni kompletan planon pri interŝanĝoj kaj kunlaboro inter Ĉinio kaj Rusio en diversaj kampoj, kaj atingis multajn novajn rezultojn.

Li diris, ke Ĉinio kaj Rusio estas la plej grandaj najbaroj, kaj ke sana kaj stabila disvolvado de la duflankaj rilatoj utilas ne nur al ambaŭ flankoj, sed ankaŭ al la regiono kaj la mondo. Ĉinio volas plu firmigi amikecon, profundigi kunlaboron kaj plifortigi interŝanĝojn kun Rusio, kaj laboros kune kun Rusio por protekti internacian sistemon kun la UN ĉe ĝia kerno kaj multflankan komercan sistemon bazitan sur reguloj de la Monda Komerca Organizo, kio havas grandan gravecon por akcelo de disvolvado, prospero, paco kaj stabileco de la mondo. Li diris, ke Ĉinio plivastigas malfermon kaj la grandega merkata potencialo alportos pli multajn ŝancojn al entreprenoj el la tuta mondo inkluzive de Rusio. Li esprimis esperojn, ke la du landoj povos plu malfermi sin unu al la alia, plivastigi investadon kaj merkatan aliron, kaj krei pli da oportunoj de kunlaboro por entreprenoj el la du landoj.

Putin esprimis gratulon okaze de la 70a datreveno de la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko, kaj diris, ke disvolvado de rilatoj kun Ĉinio estas prioritato de la rusa diplomatio. Li diris, ke la duflanka kunlaboro akiris rimarkindajn atingojn, de post kiam la du landoj establis diplomatiajn ligojn antaŭ 70 jaroj, kaj ke rilatoj inter la du landoj estas altgradigitaj al ampleksa strategia partnereco de kunordigo por nova epoko. Li aldonis, ke rusa-ĉinaj rilatoj estas grava stabiliga faktoro en internaciaj rilatoj.

Merkrede en la Palaco de Nacioj, la konstanta delegacio de Ĉinio al la Ĝeneva Oficejo de la UN kaj aliaj internaciaj organizoj en Svisio okazigis simpozion pri atingoj de Xinjiang en disvolvado de homaj rajtoj. Fremdlandaj diplomatoj, kiuj lastatempe vizitis Xinjiang, kaj fakuloj el la Ĉina Societo pri Studoj de Homaj Rajtoj estis invititaj al la simpozio. Tiuj diplomatoj alte taksis atingojn de Xinjiang en disvolvado de homaj rajtoj, batalo kontraŭ terorismo, kaj deradikaligo. Pli ol 100 homoj, inkluzive de diplomatoj, ĵurnalistoj kaj kleruloj el pli ol 40 landoj kaj reprezentantoj de neregistaraj organizoj ĉeestis la simpozion.

Chen Xu, konstanta reprezentanto de Ĉinio al la Ĝeneva Oficejo de la UN kaj aliaj internaciaj organizoj en Svisio, diris en la simpozio, ke tiu ĉi jaro markas la 70an datrevenon de la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko. En la pasintaj 70 jaroj, Xinjiang akiris rimarkindajn atingojn en disvolvado de homaj rajtoj. Danke al sekura kaj stabila medio disvolviĝis homaj rajtoj en Xinjiang.

Merkrede, la usona Federacia Rezerva Sistemo deklaris, ke ili malaltigis la procenton de interezo per 25 bazaj punktoj ĝis la nivelo inter 1,75% al 2%. Tio estis la dua fojo, ke la Federacia Rezerva Sistemo malaltigis la interezprocenton en ĉi tiu jaro.

La deklaro diris, ke la Federacia Rezerva Sistemo decidis malaltigi la procenton de interezo, konsiderante la influon el la tutmonda situacio al la estonteco de la usona ekonomio kaj la premon de inflacio, kaj ke la Federacia Rezerva Sistemo plu sekvos la ekonomian situacion, kaj prenos taŭgan agon por konservi la ekonomian ekspansion.

En rezolucio adoptita merkrede per 544 pozitivaj voĉoj kontraŭ 126 negativaj kun 38 sindetenoj, grandega plimulto de membroj de la Eŭropa Parlamento reasertis sian subtenon al la Forira Interkonsento jam subskribita de la Eŭropa Unio kaj Britio.

Eŭropaj parlamentanoj diris en la rezolucio, ke la Forira Interkonsento estas justa, ekvilibra kaj liveras leĝan certecon, kaj reasertis la subtenon de la Eŭropa Parlamento al orda retiro de Britio. Ili konfirmas, ke ili pretos reveni al la origina propono subtenata de Nord-Irlando, kaj ili ankaŭ volas ekzameni "alternativajn solvojn", se ili estas laŭleĝaj kaj funkciigeblaj kaj konformas al la gvidaj principoj de la EU.

Proparolanto de la germana registaro diris merkrede, ke Germanio decidis pluvalidigi la armilan embargon kontraŭ Saud-Arabio por duonjaro.

La germana novaĵ-agentejo raportis, ke la proparolanto diris, ke laŭ la renovigita embargo, la germana registaro aprobos neniun peton pri armila eksporto al Saud-Arabio, kaj iu ajn jam aprobita eksporto ne devas esti liverita antaŭ la 31a de marto, 2020.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin