Sekureca Konsilio de UN kondamnis terorismajn atakojn en Afganio

(GMT+08:00) 2019-09-20 13:36:59     Redaktoro:Shanshan

Ĵaŭde la Sekureca Konsilio de la UN publikigis median deklaron kondamnante serion da terorismaj atakoj per "la plej fortaj vortoj", kaj esprimante la plej sincerajn sinpation kaj kondolencon al familianoj de la mortintoj kaj al la afgana registaro.

La deklaro de la Sekureca Konsilio de la UN emfazis, ke la organizantoj, praktikantoj, financantoj kaj subtenoj de la terorismaj atakoj devas esti punitaj laŭ leĝo. La deklaro urĝis ĉiujn landojn fari pozitivan kunlaboron kun la afgana registaro kaj aliaj koncernaj flankoj laŭ internacia leĝo kaj koncernaj rezolucioj de la Sekureca Konsilio de la UN.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin