Ambrozion East-Uestan -----Krabpladoj

(GMT+08:00) 2019-09-20 16:27:28     Redaktoro:Shanshan

Estas la tempo por manĝi krabojn en oktobro ĝis novembro en ĉiu aŭtuno. Estas taǔge manĝi virkrabojn en oktobro kaj la krabinojn en novembro. Multaj manieroj ekzistas por manĝi krabojn. Krom la tuta krabo vaporkuirita en klara supo, homoj en Huaiyang ŝatas apartigi la viandon de la karapaco kaj uzas la kraboviandon por fari ĝin pladon. Hodiaŭ, mi enkondokos du famajn krabpladojn al vi.

La unua paŝo por kuiri hibisko-krabon aŭ supbaǔzion estas apartigi la viandon de la karapaco. Nur kiam ni vaporkuiras la vivan krabon kaj apartigas la viandon ĝustatempe, la kraboviando estas freŝaj kaj senfiŝodora.

Por kirle-friti la kraboviandon bezoniĝas larda graso aǔ vegetala oleo. Eliginte bonodoron, ni metas saŭcojn kaj koksupon. Stufi per fajreto, bolkuiri per fajrego.

Por kuiri la "hibiskon" bezoniĝas ovoblanko. Kiam ni batis ovoblankon, en la ujo devas ne esti akvo, nek oleo. Poste ni metas salon kaj amelon kaj mikas lilin kun la ovoblankon. Tiam la miksajo fariĝas ovokaĉo. Nun ni metas ovokaĉon en oleon je 160℃ kelkajn sekundojn, ĝis ke ĝi estu blanka kaj fleŝa.

Metu la ovokaĉon kaj krabviandon sur la krabkarapacon, tiu ĉi plado estas finita.

tiu ĉi plado estas postulema pri ovokaĉo, kiu estas fleŝa kaj mola, kaj pri krabviando, kiu estas glueca kaj bongusta.

La ĉinaj kuirmanieroj estas diversaj. Nun sekvu min kaj manĝu la supbaŭzion.

Kiam ni faras la supbaŭzio, ni devas eviti la ŝiriĝon de tegaĵo el pasto. Do la faruno devas esti alta gluteno-faruno. La tegaĵo el pasto devas esti egale maldika.

la farĉo estas bolkuirita en koksupo kaj ĵeleo el porkohaŭto. Poste ĝi solidiĝas kaj miksiĝas sin kun krabviando.

La maniero de farado estas speciala.

Ni vaporkuiras la supbaŭziojn 3 minutojn. Dum la procezo la farĉo varme fandiĝas en densan supon kaj la kuirado estas finita.

Tegaĵo de supbaŭzio estas tre maldika. La farado estas unika, la formo estas bela kaj la maniero de manĝado estas aparta. Oni ĝuas la delikatan arton kaj la unikan ideon de la krabplado.

Ĉiun aŭtunon, vi devas gustumi la krabojn.

Mi apartigs la krabviandon de la karapaco per ĉina maniero kaj kuiros ĝin per okcidenta maniero.

Vaporkuirita mara krabo, batatkaĉo kaj moruo

apartigu la krabviandon de la karapaco

fritu la moruon

senostigu fiŝon

miksu la krabviandon kaj fiŝviandon

salo

citronsuko

pipro

bolkuiru la terpomojn

pecetoj de fromaĝoj

malforta kremo

salo

sukero

faru florojn el terpoma kaĉo

pecetoj de mozarelaj fromaĝoj

aldonu avkon en ovoflavon

rostu ĝin 10 minutojn je 220℃

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin